En la lasta kvaronjaro de 14-a jarcento posedis vilaĝon Úhřetice ĉeĥa mezepoka literatoro Smil Flaška el Pardubice kaj Rychmburk. En la jaro 1586 ekhavis Úhřetice Markéta Berka el Dubé, naskiĝinta Trčka el Lípa. Tiu estis bona mastrumantino kaj fondis en sudorienta rando de Úhřetice korton kaj kastelon. Rememoras ŝin blazonoj sur loĝdomo en la korto. En la jaro 1656 ŝia filino Anna Eŭsebie vendis Úhřetice al imperiestro Ferdinando la 3-a, kaj en la jaro 1728 akiris ĝin familiaro Kinský. En la jaro 1807 la kastelo forbrulis kaj jam ne estis rekonstruita.
Post la unua mondmilito en nova Ĉeĥoslovaka respubliko oni multe konstruadis kaj en Úhřetice ekfloris brikfabrikado, kiu plu daŭras. Per minado de argilo okazis multaj arĥeologiaj trovaĵoj atestantaj prisetlon de la teritorio jam en pratempo.