Úny
Aspekto
Úny estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Esztergom inter Dág, Máriahalom kaj Pilisjászfalu.

Preĝejo en Úny
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 2528
- Telefonprefikso: 33
Geografio
[redakti | redakti fonton]Úny situas laŭ traira flankovojo. Dorog troviĝas 11 km-ojn, Esztergom 19 km-ojn, Budapeŝto 35 km-ojn, Tatabánya 45 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis loĝata dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko, poste romianoj loĝadis. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la loko iĝis sendependa vilaĝo. La hungareco longe okupiĝis pri vitkulturo, maizoj, sunfloroj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- postbaroka kalvinana preĝejo de 1794, turo aldoniĝis en 1931
- fundamente mezepoka katolika preĝejo
- nobeldomoj kaj kamparanaj domoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Úny naskiĝis Kálmán Kiss (agronomo).