Saltu al enhavo

Úrsula Corberó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Úrsula Corberó
Persona informo
Úrsula Corberó
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1989 (1989-08-11) (35-jaraĝa)
en Sant Pere de Vilamajor
Lingvoj katalunahispanaangla vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Amkunulo Chino Darín (2016–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
modelo
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2001– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Úrsula CORBERÓ Delgado (Sant Pere de Vilamajor, Barcelono, 11a de aŭgusto 1989) estas hispana aktorino, kantistino kaj manekeno, konata ĉefe pro siaj roloj kiel Ruth Gómez en la porjunula televida serio Física o química (2008-2011) kaj de Tokio en la trilera serio La casa de papel (2017-2021). Post la sukceso el tiu lasta, ŝi aperis ankaŭ en eksterlandaj produktoraĵoj kiel la brita serio Snatch (2017-2018) kaj kun la usona filmo Snake Eyes (2021), en kiu ŝi ludis la rolon de la antagonisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝi elstudis aktoradon kaj kantadon estante ankoraŭ nur 12-jaraĝa. Ŝi kantis El precio de la verdad (La verprezo) kun la grupo Cinco de Enero, por la muziko de Física o química, serio kiu ekfamigis ŝin.​ En 2001, ŝi formis parton de grupo kun Lydia Fairén kaj aliaj kvar infanoj nomita Top Junior. Ili registris kelkajn kantojn, sed neniam publikigis diskon pro problemoj kun la diskeldonejo, kio okazigis la dissolvon de la grupo en 2003.

Corberó en 2019.

Ŝi ekaperis por la unua fojo en televido en la kataluna kanalo en 2002, en la serio Mirall trencat (TV3). Dum 2005 kaj 2006 ŝi partoprenis en la serio Ventdelplà. En la tutlanda televido, ŝiaj unuaj aperoj estis en serioj kiel El internado kaj en aliaj duarangaj roloj en Cuenta atrás en 2007. La famo alvenis en 2008-2010 kun la serio Física o química, en kiu ŝi ludis la rolon de unu el la ĉefaj protagonistinoj, Ruth Gómez, ribelema junulino, romantisma kaj luktema.

Dum jaroj ŝi partoprenis en diversaj laboroj por televido kaj en teatro. En 2013 en kino ŝi premieris en la hispan-kolombia filmo Crimen con vista al mar, reĝisorita de Gerardo Herrero, kaj ¿Quién mató a Bambi?, reĝisorita de Santi Amodeo. En 2015 ŝi aperis en la komedia filmo Perdiendo el norte kun Yon González kaj Blanca Suárez. Ŝi ankaŭ estis protagonisto de la filmo Cómo sobrevivir a una despedida, reĝisorita de Manuela Burló Moreno, kun Natalia de Molina kaj Brays Efe.

En 2017, oni premieris en Antena 3 la serion La casa de papel (La paperejo) en kiu ŝi ludis la rolon de Tokio (ĉiuj ŝtelistoj havis nomojn de grandurboj), unu de la protagonistoj. La serio akiris internacian famon kaj malfermis ŝian vojon al gravaj produktoraĵoj. En 2018 ŝi estis protagonisto de la dramo El árbol de la sangre de la reĝisoro Julio Medem. En 2024 oni premieris en la Donostia Kinfestivalo la filmon de meksika produktoraĵo El jockey (La ĵokeo), protagonistigita kun Nahuel Pérez Biscayart.

  • 2007 Crónica de una voluntad
  • 2011 Slides
    • XP3D
  • 2013 Afterparty
    • Crimen con vista al mar
    • ¿Quién mató a Bambi?
  • 2015 Perdiendo el norte
    • Cómo sobrevivir a una despedida
  • 2016 La corona partida
  • 2017 The Emoji Movie
    • Proyecto tiempo
    • Muñeca vudú
  • 2018 El árbol de la sangre
  • 2021 Snake Eyes
  • 2024 Lift

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]