Über den Prozeß der Zivilisation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Über den Prozeß der Zivilisation
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Norbert Elias
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1939
Ĝenro nefikcionefikcia literaturo
Honorigoj International Sociological Association Books of the Century
vdr

Pri procezo de civiliziĝo (germane: Über den Prozeß der Zivilisation) estas verkaĵo de la sociologo Norbert Elias, kiu unue estis publikigita en 1939. La libro, unu el la plej gravaj esplorlibroj en la kampo de historia sociologio, ekzamenas la dezajnigon de la "kultura persono" en Okcidenta Eŭropo ekde la 12-a jarcento en la malfrua Mezepoko ĝis la 19-a jarcento en moderna tempo. Elias analizis librojn de etiketo kaj leĝoj, konkludante el ili, ke eŭropa socio spertis profundan ŝanĝon, kies radikoj radikiĝis en la fundamenta modelo de la homa psiko. Paralela procezo en ĝiaj detaloj estis identigita fare de pli postaj akademiuloj en la kulturoj de Ĉinio kaj Sudorienta Azio.

La unua volumo de "La Procezo de Civiliziĝo" spuras la historiajn evoluojn de la kodoj de socia konduto. Ĝi faras tion analizante bonordajn kurslibrojn ekde la 12-a ĝis la 19-a jarcento, supozante ke kio tio estis konsiderita malĝentila konduto antaŭe estis permesata kaj akceptata. Elias rilatas al rutinaj fenomenoj kiel kraĉado, flunazado, la malpermeso manĝi per la manoj, la malpermeso kraĉi publike, kies malobservanto perdas sian lokon en la socio. Iom post iom, pli kaj pli, rafinita konduto kreiĝis, kvankam Elias argumentas, ke siatempe estis malstreĉiĝo de kelkaj el la normoj. Laŭ Elias, kulturo ne estas konstanta stato, sed etapo en la procezo de konstanta ŝanĝo en normoj de konduto, kaj ke la kontrasto inter "kultura" kaj "barbara" estas nur la interspaco inter la diversaj stadioj en la procezo - kio estis iam kultura povas esti konsiderata barbara hodiaŭ.

En la dua volumo, Elias provas montri kiel la kreskanta socia kaj politika integriĝo en Eŭropo implikas la rafinadon de konduto kaj la rafinadon de la mekanismoj de memkontrolado.

La verko de Elias estis pionira tiutempe, kaj kun sia reeltrovaĵo en la malfruaj 1960-aj jaroj ĝi vekis intereson, kritikon kaj provojn meti ĝin al empiria testo, testi ĝian aplikeblecon kaj oferti al ĝi korektojn kaj aldonojn. Estas ĝenerala interkonsento [1] ke la hipotezo de Elias antaŭdiris ŝanĝojn kiuj fakte okazis malfrue - klara trajto de valida scienca modelo.

La fono al la verko de Elias[redakti | redakti fonton]

Elias utiligis novigan modelon por sia tempo, la psika modelo de Freud. Sciante kiom multe ŝanĝiĝis la eŭropa socio ekde la Mezepoko, li serĉis manieron ligi la psikan modelon al tia larĝa kaj profunda ŝanĝo. La klara argumento estas, ke tia larĝa ŝanĝo devas baziĝi sur la modelo de la menso, t.e. sur la homa naturo - kondiĉe ke la modelo estas ĝusta, sed kiel la modelo kaŭzis la ŝanĝon estis kompleta mistero.

La kondiĉo de Elias estas ke vivo en moderna socio, kiu kreas altan gradon da interdependeco kaj bezonon kunordigi agojn kaj atendojn, postulas individuojn kun unika kaj nekutima mensa strukturo en homa historio. La homoj en la socio bezonas internan kontrolan mekanismon, kiu kompletigos la eksteran socian kontroladon. Laŭ Elias, la moderna homo estas karakterizita per bonorda kaj racia konduto, konstanta memregado kaj la kapablo rigardi al la estonteco. Elias disponigas ampleksan indicon ke tiu mensa strukturo ne estas natura figuro sed la produkto de longa historia procezo, kiun li nomas "civiliziĝa procezo". Fininte la procezon ĉiu normigita individuo en la socio kondutas laŭ kultura formalismo kvazaŭ ĝi estus ĝia naturo. Lingvaĵo reflektas ĉi tiun procezon per la esprimo dua naturo. En lia verkaĵo, Elias serĉas rekonstrui kaj kompreni la multjarcentan procezon per kiu dua naturo en la Okcidento formiĝis.

Laŭ Elias, kulturo ne estas permanenta stato, sed prefere etapo en la procezo de konstanta ŝanĝo en normoj de konduto, kaj ke la kontrasto inter "kultura" kaj "barbara" estas nur la interspaco inter la diversaj stadioj en la procezo, t.e. kio iam estis kultura povas esti konsiderata barbara hodiaŭ.

La esplormetodo laŭ gvidlibroj de etiketo kaj moroj[redakti | redakti fonton]

Por mapi la ŝanĝon, Elias ekzamenis gvidlibrojn de etiketo kaj moroj, kiuj plejparte estis furorlibroj en Eŭropo tuj kiam la presejo aperis. Li rekreis la civiliziĝa procezon de reguloj de konduto - ekde flunazumo ĝis la uzo de tranĉilo kaj forko, la traktado de fizikaj bezonoj kaj la uzo de "pura lingvo". Elias ekzamenis tiujn librojn kronologie, ekde frue al malfrue.

Estas malfacile troigi la gradon de miro kaj abomeno sentitaj de nuntempa persono de la priskribo de kondutoj kiuj estis oftaj en la Mezepoko. Gvidilo pri etiketo de la jaro 1530 de Erasmo de Roterdamo, kiu estis furorlibro en Eŭropo dum du jarcentoj, malkaŝas la komunajn kutimojn de la homoj: "Ne feku en koridoroj, ŝtuparoj kaj ŝrankoj...; Ne tuŝu viajn kaŝitajn organojn publike...; Ne viŝu vian nazon ĉe la tablotuko...; Kiam vi kraĉas, atentu ne trafi aliajn homojn...; Ne manĝu per viaj fingroj...; Ne ofertu al aliaj homoj manĝaĵon, el kiu vi jam mordis...; Ne kraĉu ostojn, kernoj kaj ovoŝelojn en vian manon aŭ sur la plankon...".

Ekzamenante gvidlibrojn de etiketo, Elias lernis ke la reguloj de etiketo estis fiksitaj en la kortegoj de la regantoj, kiuj intence distancigis sin de la konduto de la pleboj. Ekde la 12-a jarcento la reguloj de etiketo de la reĝa kortego estis iom post iom adoptitaj de la burĝaro kaj la mezaj klasoj, kiuj deziris simili al la korteganoj. Tiuj siavice provis diferenciĝi de ili adoptante eĉ pli kompleksajn formojn de rafina konduto. La ŝanĝo, kiun Elias priskribas, estas ne nur en la reguloj de konduto mem sed ankaŭ en iliaj ŝablonoj de enkarniĝo, en pli juna aĝo kiam ili enkondukitaj kiel baza edukado, kaj en sankcioj - unue kiel ekstera socia puno, kaj poste interna mensa puno, kiel honto, kulpo, abomeno kaj pento - sentata de tiuj, kiuj malobeas la regulojn.

La unua parto de la studo pri la civiliziĝa procezo estas ĉi tiu rekonstruo. Simila rekonstruo, kvankam iom malsama en ĝiaj detaloj, okazis jardekojn poste en Sudorienta Azio.

La plej profundaj fontoj por la civiliziĝa procezo[redakti | redakti fonton]

En la dua parto de la libro, Elias evoluigas historian modelon kiu ligas la strukturajn ŝanĝojn en eŭropa socio al mensaj ŝanĝoj. Ĉi tie li turnas sin al klarigoj bazitaj sur historiaj procezoj kaj la psikologio de Freud, de kiuj li lernis preni la psikan modelon kaj eviti la seksmodelon de Freud.

Leviathan de Hobbes kaj la procezo de civiliziĝo[redakti | redakti fonton]

Pro la apero kaj la daŭra sofistikeco de pafarmiloj, Eŭropo spertis procezon de firmiĝo al pli kaj pli grandan kaj potencan politikaj entoj. En la Mezepoko ekzistis dekmiloj da kadroj de registaro en Eŭropo - laŭ la feŭda sistemo ĉiu loka brutulo, aŭ barono, administris siajn aferojn aparte. Sed la tre alta prezo de la plej novaj kaj efiikaj armiloj, same kiel la prezo de la postuloj metitaj al pli bone trejnitaj soldatoj kaj komandantoj, metis ilin preter la atingo de la baronoj kaj princlandoj, kaj por la unua fojo en mil jaroj la centra registaro, la tiel nomata Leviathan-Reĝo, venkis super la lokaj nobeloj.

Sekve la postuloj de la loka registaro spertis kompletan revolucion. La malnova metodo, per kiu eta nobelaro okupadis per la mortigo kaj malutiligo la kamparanoj de la rivala nobeloj - malutilis la posedaĵoj de la Leviathan, kaj tiel la perforto per kiuj la kavaliroj elstaris iĝis malavantaĝon, kaj la ambicia nobeloj devis trakti la evoluinta situacion tute alie - en provo imiti la monarkion, meti sin en la ŝuojn de Leviathan por scii, pri kio li interesiĝas kaj kio estas malpermesata laŭ li, por konvinki la Leviathan ke ili meritas la favorojn de li disdonas.

Ne estas dubo, ke la novaj vortoj kreitaj por priskribi ĉi tiun novan situacion estis prenitaj el la vortoj, kiuj priskribas reĝan kortegon. Ekzemple en la angla la vorto por ĝentila gesto - Courtesy (Ĝentileco), venas de Court (kortego).

Ĉi tio kreas fermitcikla regilo, procezon kiu memplifortigas. La reĝa kortego strebas diferencigi sin de la kamparanoj kaj pleboj, kaj tial adoptas morojn kiuj distingas ĝin. Ĉiuj moroj estas fakte spegula bildo de la konduto de la pleboj. Se la pleboj estas perfortaj, la reĝa kortego kondamnas perforton. Se la pleboj kondutas laŭ la diktaĵoj de siaj pasioj, la reĝa kortego estas detenita kaj subigita al memregado kaj disĉiplino, kaj tiel plu. La nobelaro imitas la reĝan kortegon, tial la reĝa kortego denove adoptas morojn por diferencigi sin, pli severan ol la antaŭaj, kaj tiel plu..

Kompreneble, oni povas konjekti, ke reĝa kortego alprenos inversan modelon - ekzemple, moroj de krueleco, kaj efektive tiaj fenomenoj okazis tie kaj tie, kiel en feŭda Japanio, antaŭ la Edo epoko. Sed ĉi tie intervenas la darvinisma mekanismo de natura selektado, en kiu la reĝaj kortegoj konkuras inter si, kaj la pli perfortaj inter ili estis tiuj, kiuj perdis la militojn, denove pro la postuloj de kunlaboro devenintaj de la novaj armiloj, postuloj, kiujn oni povas plenumi nur per rimedoj kiu moderigas perforton - edukado, frateco, disciplino. Paradokse, estas ĝuste la malpli perfortaj socioj kiuj estas fakte pli potencaj, kaj okazas historia procezo de transiro de perfortaj kaj sovaĝaj socioj al pli trankvilaj sed detenitaj socioj, kiuj nur ili estas kapablaj je disvastigita kaj fakte murda perforto - la milito en sia moderna versio.

Ĉar la procezo de urbigo intensiĝis, la burĝaro komencis konkuri kun la aristokrataro en la kampoj de ekonomiko, dum en la sama tempo adoptis ilian vivstilon kaj morojn. La reganta klaso estas kondiĉigita de kondutkodoj kiuj fariĝis pli rafinitaj tra la jaroj, kaj kiuj estas imitataj de la meza klaso. Tiamaniere mallarĝiĝas la kultura breĉo inter la diversaj tavoloj. Samtempe la sentemo al la restantaj kaj daŭraj breĉoj akriĝas, tiel ke etaj diferencoj en konduto kaj ĝentileco iĝas plej grava en socio.

La psika modelo de Freud kaj la procezo de civiliziĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu procezo ne funkcius se ne ekzistus profunda, eble eĉ biologia, mekanismo por ĝia ekzisto. Laŭ Freud la egoo estis konstruita laŭ infantempaj imitmodeloj, kaj havas la kapablon kontroli la mion. Tial kiam la procezo de edukado de infanoj inkludis tiujn regulojn, la infanoj asimilis la regulojn profunde en sian personecon. Oni ne plu bezonas policistojn kaj kontrolistojn ĉiuflanke, kiuj ĉasas krimuloj kaj punas ilin, ĉar tute natura mekanismo envolviĝas - sento de abomeno kaj honto en malpermesita ago - kiu anstataŭas ilin multe pli sukcese. Ĉi tio donis al homoj la kapablon kontakti unu la alian, dum ili estas ĉirkaŭite de nevideblaj muroj de kondukto kaj memkontrolo, kiujn ili spertas kiel parto de sia personeco. Tiamaniere ju pli homoj fariĝas societemaj, des pli ili emas percepti sin kiel apartigitaj unu de la alia.

Rezultoj de la procezo de civiliziĝo[redakti | redakti fonton]

La priskribita procezo moderigis la nivelon de perforto en la socioj, kiuj travivis ĝin, kaj ankaŭ donis al ili la ilojn por efika uzado de la novaj armiloj. Tiusence, la procezo de civiliziĝo regigis la okcidenta civilizo- unu el la unuaj kulturoj adoptintaj ĝin - super la aliaj civilizoj, donante al ĝi senprecedencan potencon. Samtempe kun la transpreno de regado per koloniismo, la okcidento mem spertis larĝan kaj fundamentan ŝanĝon, kiu komencis la epokon de klerismo kaj la ĉenon de socirajtaj revolucioj, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ. En la moderna epoko, la civiliziĝa procezo en Orienta Azio - Ĉinio, Koreio kaj Japanio - formas fortan kreskon de la potenco de tiuj landoj, kune kun kruta falo de la indico de perforto ĉe ilia socio. Laŭ Elias, la procezo de civiliziĝo estas la procezo kiu formis modernan socion.

Reagoj kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Kanada psikologo Stephen Pinker en sia libro The Good Angels of Our Nature ( La bonaj anĝeloj de nia naturo, 2011) nomas Elias "la plej grava pensulo kiun vi neniam legis." La libro "Pri procezo de civiliziĝo" estis tradukita el la germana en la anglan nur fine de la 1960-aj jaroj, kaj nur en la 1980-aj jaroj ĝi estis eklamita kiam, laŭ Pinker, ĝi montriĝis prezenti la solan teorion kapablan klarigi la rezultojn de historia esploro pri malkresko de procentoj de hommortigo en Eŭropo. La studo de historiaj dokumentoj de tribunaloj ebligis kvantigi murdoprocentojn en pluraj landoj en Eŭropo kaj Nordameriko en la lastaj jarcentoj, foje ekde la 12-a jarcento. Simila malkresko estis trovita en ĉiuj el ili, de proksimume 10 ĝis 100 murditaj per 100 000 homoj jare en la Mezepoko, ĝis proksimume 1 per 100 000 jare kaj malpli en la malfruaj 20-a kaj fruaj 21-a jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Norbert Elias, Über den Prozess der Zivilisation: Soziogenetische und psychogenetische Untersuchungen. Frankfurto ĉe Majno: Suhrkamp, 1997.
  • Eric Dunning & Stephen Mennel, Red., Norbert Elias. Londono, Sage, 2003.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steven Pinker: The Better Angels Of Our Nature, p59