Ĉaĉak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉaĉak
Urban promenade.jpg
Administrado
Poŝtkodo 32000 [+]
Retpaĝaro www.cacak.org.rs [+]
Demografio
Loĝantaro 72 148  (2011) [+]
Loĝdenso 113 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 53′ N, 20° 21′ O43.89138888888920.349722222222Koordinatoj: 43° 53′ N, 20° 21′ O [+]
Alto 242 m [+]
Areo 636 km² (63 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ĉaĉak
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Čačak [+]
v  d  r
Information icon.svg
Čačak collage
Čačak

Ĉaĉak (serbe en la cirila alfabeto Чачак, en la latina alfabeto Čačak) estas urbo en la okcidento de centra Serbio, ĉe la sudokcidenta rando de Ŝumadio (serbe Шумадија / Šumadija) - la centra parto de Serbio. Ĝi estas konata pro sia religia turismo kaj la bankuraceja turismo. Temas pri la oka plej granda urbo de Serbio, kiu estas la administra centro de la distrikto Moravica. Laŭ la censo de 2011 en la urbo vivas 72 148 loĝantojn.

La urbos ĝuas mildan klimaton. Ĉaĉak estas la naskiĝloko de gravaj personoj en la mondo de kulturo, arto, literaturo kaj sporto.

Nur kelkajn kilometrojn de Čačak estas banlokaj feriejoj, vilaĝoj, monaĥejoj, kulturaj kaj historiaj monumentoj, krom la belega naturo kun abunda flaŭro kaj faŭno en la gorĝo de Ovčar-Kablar, la lagoj kaj meandroj de la rivero Zapadna Morava. Ĉi tiu arbara areo estas plena de plantaj riĉaĵoj kaj la ŝtato tie protektas bestspeciojn kiuj parte estas minacataj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Čačak apartenas al la zono de kontinenta klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 10.5 °C kaj la averaĝa humideco estas 80,7 %. Čačak estas protektita de la ventoj ĉar ĝi troviĝas inter kvar montoj. La averaĝa ventoforto de la sudaj ventoj estas 2 m/s, tiu de la orientaj ventoj estas 1.4 m/s.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Народни музеј - nacia muzeo
Народни музеј - nacia muzeo, en tipe balkana arkitektura stilo (1835).
  • - Nacia Muzeo (Народни музеј, konstruita en 1835): la arkeologiaj trovaĵoj, la unua kaj Dua serba ribelo, partizanoj militoj, malnovaj dokumentoj.
  • - Arta galerio (Уметничка галерија "Надежда Петровић"): galerio de pentraĵoj de Nadežda Petrović
  • - Urba biblioteko (Градска библиотека): libroj, revuoj (de la fino de la 19-a jarcento ĝis hodiaŭ), super 120.000 titoloj.
  • - Kulturdomo (Дом културе): eventohalo, du kinejoj
  • Fotoarkivejo (Салон фотографије): foto-kolekto kaj historiaj arkivoj.

La Kultura Somero de Čačak (Kuklturno leto u Čačak) ofertas sep tagojn da koncertoj, spektakloj, artaj ekspozicioj kaj spektakloj por infanoj. Ekzistas multaj kulturaj, muzikaj, distraj kaj turismaj eventoj en la urbo kaj en proksimaj lokoj, kiuj allogas ŝatantojn de etna kulturo kaj originala popolmuziko. 

Kelkaj famaj personoj el Ĉaĉak[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Ĉaĉak[redakti | redakti fonton]

Споменик Надежди Петровић - Spomenka Nadežda Petrović

Konata esperantista instruisto kaj multjara ILEI-estrarano el Ĉaĉak : Radojica Petrović

En Ĉaĉak okazos la 52-a ILEI-Kongreso de la 13a ĝis la 20a de julio 2019 kun konferenco kies temo estas "Lernado en virtualaj komunumoj"[1]. Dum la kongreso "Ĉaĉanska Lira" (Liro de Ĉaĉak) kantos serbajn kantojn en Esperanto kaj estos lingva festivalo kaj aliaj konvenaĵoj solenos la datrevenon kaj la indiĝenajn lingvajn rajtojn[2].

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Čačak situas sur la fervoja linio kiu konektas Beogradon kun Niŝo kaj eĉ kun Sofio en Bulgario. Ĝi situas ankaŭ sur la fervoja linio de Beogrado al Bar kaj la linio Kraljevo-Čačak-Požega [1].

La flughaveno Užice-Ponikve estas 80 km de la urbo kaj la internacia flughaveno Nikola Tesla Flughaveno Beogrado estas je 160 km [1] .

Turismo[redakti | redakti fonton]

La serba nacia popoldanca ensemblo kolo.
La serba nacia popoldanca ensemblo Kolo kun 'frula' (serban fluton)

Ĉaĉak estas unu el la ĉefaj komercaj centroj en la lando kun multaj butikoj, restoracioj, hoteloj kaj trinkejoj inter alie la trinkejo 'Mondo'. La Parlamento aŭ «Свесрпски Сабор - професор Миодраг Азањац» estis fondita en 1988 de grupo de entuziasmuloj, kiuj volis disvolvi kamparan turismon en la regiono de Cacak, ĉefe en Prislonici, kaj oferti al turistoj, krom la tradician popolan kuirarton, ankaŭ la freŝan aeron de la montaro, kulturajn monumentojn kaj la aŭtentan sonon de la "frula', tradicia serba fluto-instrumento[3], ankaŭ konata sub la nomoj jedinka (en Kroatio) aŭ svirala kaj uzata dum cirklodancoj, konata sub la nomo kolo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Tre malmultaj urboj en Serbio konservis la arkitekturon de la malnova urbokerno, sed en Ĉaĉak kelkaj konstruaĵoj kaj palacoj memorigas la tempon, en kiu ili estis konstruitaj[4].

Mezepokaj monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

La gorĝo Ovčar-Kabla estas unu el la plej gravaj vidindaĵoj situanta en tre arbarkovrita regiono, ĉirkaŭita de montoj Ovčar ( 985 m ) kaj Kablar ( 889 m). inter kiuj trapasas la rivero Zapadna Morava , la "Morava de la okcidento", kiu formas akran serpentumadon. Ĉi tiuj du montoj foje portas la kromnomon de Serba Monto Athos , pro nombro de ortodoksaj monaĥejoj tie[5]. Iuj el ĉi tiuj monaĥejoj estas listigitaj en la listo de kulturaj monumentoj de Serbio [6]

Gorĝo Ovčarsko-Kablarsko - meandro Zapadne Morave

Kuracbanejoj[redakti | redakti fonton]

La urbo prokismas al la hidroterapiaj banlokoj, unu estas Ovčar Banja, la du aliaj estas Gornja Trepca kaj Slatinska Banja. Iuj banlokoj havas malaltan elcento da radioaktiva akvo. Altgrada radioaktiva akvo malutilas al la homa korpo. La maksimuma radona enhavo en la banloko Atomska Banja Gornja Trepca ekzemple varias inter 3,3 ĝis 7,7 mangano-unuoj.  La sekreto de resanigo de multaj pacientoj kuŝas verŝajne en la favora ekvilibro inter la elementoj en termomineralaj akvoj.


Ovčar Banja, situanta je 18 km de Čačak sur la vojo inter Ĉaĉak kaj Užice, havas akvo, inter 36 kaj 38 °C, kun pH de 7 kaj mineraliga indico de 0,66 milligrammes je litro. Ĝi traktas inter alie reŭmatismajn malsanojn, degeneran reŭmatismon, artrozon, sed ankaŭ malsanojn de la nerva sistemo [1]. La banloko Ovčar Banja havas ankaŭ trajnstacion.

En la tuja ĉirkaŭaĵo de Ovčar Banja en la gorĝo inter la montoj Ovčara kaj Kablar estas la mezepokaj monaĥejoj de Ovčarsko-Kablarski (10 monaĥejoj), konataj kiel la malgranda 'serba sankta monto' kaj kiuj situas je ambaŭflankoj de la rivero moravo (okcidenta moravo).

Gornja Trepca (Atomska Banja Gornja Trepca) situas sur la arbareskaj deklivoj de la montoj Vujan kaj Bukovic, situas je 18 km de Ĉaĉak. Ĝi estas unika en Eŭropo ĉar ĝi pritraktas pacientojn kiuj suferas je la malsano multobla sklerozo. Gornja Trepca situas en pli granda areo riĉa je la plej famaj banurboj (Vrnjacka, Mataruška, Bogutovačka, Ovčar Banja, ktp.).

Slatinska Banja, estas banloko kiu situas en la vilaĝo de Slatina je 17 km de Čačak, sur la deklivoj de la monto Jelaca.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Čačak estas ene de Serbio konsiderata fortikaĵo de basketbalo kaj tie ĝuas altan statuson kiel sporto pro multaj internaciaj sukcesoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la urbo : www.cacak.org.rs

(en,sr) Kulturo de la urbo

(en,sr) Turismo en Ĉaĉak

(en,sr) Parlamento de Čačak

Satellita bildo de Ĉaĉak

Horaro de la fervojoj (Ред вожње)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte traduko de la samtitola artikolo en la serba kaj franca vikipedio je la 14-a de marto 2019.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 52-a kongreso de ILEI
  2. La 52-a Kongreso: feste, fake kaj distre (PDF), ILEI, 2019.
  3. (en) Dragoljub Zamurović; Ilja Slani; Madge Phillips-Tomašević (2002). Serbia: life and customs. Ulupuds, p. 188.
  4. (en) Discover Čačak (malkovru Ĉaĉak)
  5. (en,rs) Faith tourism - Grad Čačak.
  6. (rs, en) Листа споменика на територији општине Чачак (listo de monumentoj sur la teritorio de la urbo Ĉaĉak), Kulturaj Monumentoj en Serbio. Segmento estis realigita laŭ la projekto "Ciferecigo kaj elektronika prezento de mezepokaj serbaj monaĥejoj", parte subtenata de UNESKO.