Ĉa (armena litero)
Ĉa, չա armene ([tʃʰɑ]), estas la 25-a litero de la armena alfabeto. Ĝi estas uzata por reprezenti la sonon [tʃʰ]. Laŭ la normo ISO 9985, la litero estas transkribata per « č » sed en la praktiko oni transkribas ĝin per ch.
Unikodo[redakti | redakti fonton]
- Majuskla Չ :
U+0549
- Minuskla չ :
U+0579