Ĉaba kolbaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝusta ĉaba kolbaso devas esti unu longa peco

Ĉaba kolbaso (hungare Csabai kolbász) estas fumaĵita vianda manĝaĵo tipa por la hungara kuirarto. Karakteriza estas por tiu kolbaso ruĝa koloro kaj akra gusto. En la 18-a jarcento ĝin komencis produkti slovakoj almigrintaj al la hungara urbo Békéscsaba kaj ĉirkaŭaĵo. Eminentan ĉaban kolbason oni produktis post 1858 en la urbo Gyula.

Ĝi estas farata el porkaĵo (du trionoj magra kaj unu triono larda), prefere el porko de raso Mangalico, kiun oni metas en salon kaj sukeron kaj lasas en malvarmo dum pluraj tagoj marini. Poste oni muelas ĝin kaj spicas per papriko (duone dolĉa kaj duone brulgusta), ajlo kaj kumino, sed nenia pipro. Per la miksaĵo oni farĉas naturajn intestojn kaj fumaĵas per senvarma fumo el ligno de fruktarboj. Ĉaba kolbaso devas longi minimume 20 cm kaj esti tiom seka, ke ĝi estu rompeblaj per manoj. Tradicie ĝi estas ligata per hungara trikolora rubando. Oni konsumas ĝin senvarme kun pano kaj ruĝa vino. Ĉiujare en Békéscsaba okazas kolbasa festivalo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥa Vikipedio
  • Július Hauser: Veľký slovensko-esperantský slovník (Granda slovaka-esperanta vortaro), p. 125.