Ĉada baseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
mapo pri la ĉada baseno
polvoŝtormo super la ĉada baseno je la 18a de novembro 2000, fonto NASA
la Ŝario-Logono-riversistemo

Ĉada baseno, ankaŭ Ĉadlaga baseno, estas la nomo de la la malalte situanta centro en Centra kaj Okcidenta Afriko. La regiono estas agnoskita de la Mediprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj, mallonge MUN (UNEP); ĝi aliĝis al la departemento pri tutmonda akveja taksado, mallonge TAT (GIWA)). La regiono havas la numeron TAT 43.

La ĉada baseno entendiĝas inter la 6a kaj la 24a gradoj de la norda latitudo kaj inter la 8a kaj la 24a grado de orienta longitudo. Ĝi havas areon de ĉ. 2,434 milionoj da km², kiu egalas al ĉ. 8 % de la tuta areo de la afrika kontinento. Ĝi apartenas al la plej grandaj senelfluaj basenoj de la mondo. La baseno konsistas el diversaj naturejoj de tre malsamaj pejzaĝ- kaj vegetaĵar-tipoj. Ĉirkaŭ la duono (la nordo) konsistas el dezertoj Ténéré, kaj la granda sablodezerto de Bilma (Erg du Bilma) kaj la Erg du Djourab. La meza parto de la baseno la dezerto transiras al duonaridaj vegetaĵaraj zonoj de la Sahela Zono kun tipaj dornarbustaj kaj sekarbustaj savanoj apud la riveroj Ŝario, Logoneo kaj Komadugu Yobe. Tie etendiĝas la grandaj internacie gravaj inundaj savanoj. Laŭlonge de la riveroj kreskas galeriaj arbaroj kaj en la suda parto de la baseno troviĝas ankaŭ la humidaj savanoj de la Sudano kun ĝiaj tipaj sekarbaroj.

La plej konata geofizika elemento de la ĉada baseno estas la Ĉada lago. Ĝi determinas de jarmiloj la evolucion de homo, flaŭro kaj faŭno de tiu ĉi regiono. Kiel akvorezervejo inter dezerto kaj savano la Ĉada lago altiris multajn enmigrintojn, esploristojn kaj aventuristojn. La jara ŝanĝo de la akvonivelo, la pligrandigo de la inundaj areoj kaj la jara alternado de la altakvoj de la alfluantaj riveroj, kiuj ekas tiun ŝanĝon de la akva nivelo en la lago estas la bazo de la evoluado de kulturoj kaj popoloj. La Ĉada baseno estas la lulilo de diversaj dinastioj. Krome la lago ankaŭ estas la natura limo por komerco kaj interagadoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Ĉada baseno estas ĉirkaŭita en la sudo de la ĝis 1420 metrojn alta Nordekvadora Dorso, kiu etendiĝas ĝis la kontinenta akvodislima punkto inter Nilo, Kongo kaj Ŝario en la ĝis 1330 metrojn alta Bongo-Masivo. En la oriento la baseno iras ĝis la 3088 metrojn alta monto-vulkano Marra en Darfuro; en la nordoriento de la baseno altas la Ennedi-Masivo ĝis 1450 metroj. En la nordo de la baseno troviĝas en la vulkana montaro de la Tibestio kun 3415-metra alteco (Emi Koussi) la plej alta altaĵo de la centra Saharo kaj la altebenaĵo de Djado. La limo en la nordokcidento estas la montaro de la Tasilin-Aĝer kun la plej alta monto Azao kun alteco de 2.158 metroj, en Alĝerio kaj la Aïr-montaro en Niĝero. En la sudokcidento de la Ĉada baseno Jos-Altebenaĵo, la Biu-Altebenaĵo kaj la Mandara-montaro markas la geografiajn limojn.

En la nordorienta centro troviĝas la Bodele-depresio; ĝi estas la plej profunda loko de la Ĉada baseno, ĉ. 155 metrojn super marnivelo kaj tiu regiono estas la plej granda natura polvofonto de la tero. El tiu regiono per konstanta pasatoj moviĝas ĝis 700 000 tunoj de fajnpolvo por jaro en la stratosferon, kio moviĝas okcidenten trans la Atlantiko kaj sterkas en la Amazona pluvarbaro. La Ĉada lago en la sudokcidenta centro troviĝas je 275 metroj super marnivelo. Laŭlonge de la rivera sistemo etendiĝas sur areo de 90.000 ĝis 100.000 km² la granda inunda savano de la altebenaĵoj Logone, Tupurio, Masenja, Auk kaj Salamat en Ĉado, Ŭaza en la limregiono Kameruno/Ĉado, kaj la Hadejia-Nguru-humidaj regionoj en Niĝerio. La migrobirdoj de la norda hemisfero uzas la humidajn savanojn kiel ripozejo kaj travintra loĝejo dum sia flugado en la tropika Afriko.

Teritoria disdivido[redakti | redakti fonton]

La Ĉada baseno estas posedaĵo de ok afrikaj ŝtatoj. La limoj estas el la kolonia tempo. Popoloj, kiel la Tuaregoj loĝas sur pluraj ŝtataj teritorioj. La Ĉada baseno apartenas kun 1,123 Mio. km² al Ĉado, al Niĝero apartenas 674.800 km², al Niĝerio 179.300 km², Kameruno havas 47.700 km² kaj Centrafriko 216.000 km². Al Sudano apartenas 97.700 km², 5.100 km² al Libio kaj 91.000 km² al Alĝerio.

Komisiono de la Ĉada baseno[redakti | redakti fonton]

La komisiono de la Ĉada baseno fondiĝis la 22an de majo 1964. La ĉefa sidejo de tiu komisiono estas N’Djamena, nome la tiama Fort Lamy. La fondoŝtatoj estis Kameruno, Niĝero, Niĝerio kaj Ĉado. La Ĉada komisiono havas nun ses membroŝatojn: Ĉado, Centrafrika Respubliko, Kameruno, Niĝero, Niĝerio kaj ekde aprilo 2007 Libio. Sudano nur havas statuson de observanto. Kaj Alĝerio estas pasiva. La komisiono estas respondeca pri la regulado pri la akvo kaj aliaj naturaj resursoj.

La aktuala surfaco de la baseno estas ĉ. 967.000 km ².

Geologio[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj areoj de la baseno estas kovrataj de kvaternaraj sabloj. Sub la sablotavolo en profundeco de ĉ. 75 m kuŝas argilo el la Plioceno: ĝia averaĝa dikeco estas 280 m. Sub argila tavolo refoje estas 30 m tavolo el sablo el la Plioceno. Sub tiu tavolo situas la grundakva tavolo kiu ekestis en la Kretaceo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la Ĉada baseno loĝis en la jaro 2003 ĉ. 39 milionoj da homoj. Ili dividiĝas en 70 popoloj kaj etnaj grupoj. En Niĝerio logas ĉ. 22 milionoj da homoj, kiu egalas al ĉ. 8 % de la tuta loĝantaro de la lando. En Sudano ĉ. 3 milionoj, en Niĝero ĉ. 2 milionoj, en Kameruno ĉ. 2 milionoj kaj en Centrafrika Respubliko ĉ. 1 milionoj da homoj. La regionoj en Alĝerio kaj Libio ne estas loĝataj. Nur nomadoj vizitas tiun regionon partatempe.

La denseco de la loĝantoj estas tre malsama, dum en la nordo nur loĝas 0 ĝis 1 loĝanto/km², la sudo estas multe pli loĝata (ĝis 500 loĝ/km²) en Niĝerio. La plej loĝata parto estas la regiono ĉirkaŭ Kano en Niĝerio, la orienta kaj suda lagobordo de la Ĉada lago.

Arkeologio kaj skribaj fontoj de la Ĉada Baseno[redakti | redakti fonton]

frontpaĝo de la anglalingva eldono de la Kosmografio de Leo Afrikano, Londono 1600.

En la jaro 2001 estis trovita en kuŝejo apud Borkou 7 ĝis 6 milionojn da jaroj aĝa fosilio, de Sahelanthropus tchadensis. De siaj malkovrintoj ĝi estis rigardata kiel mankanta ĉenero en la genealogia arbaro de la homo. La loĝigado de la Ĉada lago okazis en alternado de pluv- kaj sek-tempo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

la efekto de la sudokcidenta musono sur la averaĝe monata trafluo de la rivero Ŝario mezurita ĉe la la hidrologia stacio de N'Djamena (en m³/s)
(kalkulita el datoj de 58 jaroj, 1933–91)

Dum la seksezono de monatoj novembro ĝis marto la Ĉada baseno estas sub la influo de la nord-orienta pasato el la Saharo. Ĝia nomo estas harmatano.

En julio la averaĝa temperaturo de la tuta regiono estas ĉ. 30 gradoj, en la pli nordaj regionoj ĝi estas 35 ĝis 40 grado Celsiuso.

La okcidentafrika Musono[redakti | redakti fonton]

La okcidentafrika Musono estas sistemo kiu portas en somero precipitaĵon, dum la somero kaj dum vintro ĝi estas seka.

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

akvokolekta baseno de la rivero Komadougou Yobe

En la Ĉada baseno troviĝas du grandaj riveraj sistemoj, tiu de la Ŝario-Logoneo kaj la Komadugu Yobe, kaj kelkaj malgrandaj riveroj kaj ŭadioj. En la regiono estas multaj lagoj de kiuj la Ĉada lago, la Nguru-lago [1] kaj la Fitri-lago estas la plej konataj. Multaj estas protektitaj regionoj laŭ Ramsar-Konvencio, kiel la Maladumba-lago.[2] sed ankaŭ la lagoj de la nordo de la Ĉada baseno kiel Zoui estas gravaj habitatoj por vivtenado en la seka klimato de la Saharo. La lagoj en la sudo de la baseno gravas pro fiŝoj kiel la Bomboro kaj la Mamun.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La Ŝaria-Logonea riversistemo havas akvokolektan areon de ĉ. 650.000 km², el Altebenaĵo Adamaua ĝis la regiono Darfuro en Sudano. La rivera sistemo havas influon el la tropika klimato el la altlando de la norda ekvadora ĉeno. La regiono havas nur unu inundan sezonon, kiu la malsekejojn de Ĝaeres en Ŭaza dum la monatoj aŭgusto ĝis novembro parte inundas. La averaĝa defluo el tiu rivera sistemo en la Ĉada lago estas 37,8 km³/jaro.

La 130 km² grandaj marĉoj de Zambezo estas gravaj proksimaj malsekejoj.

En la Mandara-montaro fontas la rivero El Beid. Ĝi estas la plej akvoriĉa niĝeria rivero en la regiono. Ĝi portas la gravan parton de la jara forflua akvokvanto el la la sekiganta Ĝaeres en Ŭaza, sude de la Ĉada lago. Tiu riveriro estas la limo inter Kameruno kaj Niĝerio.

La akvokolekta baseno de la Komadougou Yobe havas la grandecon de 148.000 km² kaj etendiĝas ĝis la regiono de Kano, la fonta regiono de la rivero Hadejia, kaj la fontoregiono en Jos-Altebenaĵo de la rivero Jama’are, en Niĝerio. La regiono post la kunfluado de la du fontoriveroj havas la nomon Hadejia-Nguru malseka regiono. Ĝi havas la maksimuman surfacon de 6.000 km², komenciĝanta fine de aŭgusto kun komenco de la inunda sezono. La Komadougou Yobe atingas la malferman akvejon de la Ĉada lago ne plu kaj enfluas en la liberan akvejon ĉ. 120 km antaŭ la hodiaŭa lago.

Vadioj[redakti | redakti fonton]

En la nordo kaj oriento de la Ĉada lago ekzistas kelkaj vadioj (Uedoj) kiuj sezone aŭ kelktempe havas akvon. Unu el tiuj vadioj estas la vadio Kaja, kiu venas el Darfuro. La same en Dafuro havanta fonton vadio Bahr Azum estas sezone parto de la Ŝario-Logoneo-riversistemo. La el la Tassili n'Ajjer venanta vadio Tafassassed atingas la nordan randon de la dezerto Ténéré.

Ĉada lago[redakti | redakti fonton]

la Ĉada lago en la jaro 1994

La Ĉada lago estas la plej granda lago de la Ĉada baseno kaj havis longan historion. Ĝian plej grandan dimension ĝi havis en la kvaternaro antaŭ ĉ. 10.000 ĝis 5.000 jaroj. Tiam ĝi havis surfacon de. 350.000 km².

Fitri-lago[redakti | redakti fonton]

La Fitri-lago situas ĉe la koordinatoj 12°41'-13°00'N/17°24'-17°38'E, ĉ. 250 km oriente de la Ĉada lago. Estis ligita kun la Ĉada lago ĝis antaŭ 5.000 jaroj. Ĝi kovras surfacon de maksimume 300 km ² kun maksimuma grandeco de 35×20 km. Ĝi estas parto de 1.950 km² granda biosfera zono. La akvo de la Fitri-lago estas nur iomete sala. Ĝi ricevis sian akvon de sezonaj pluvoj kaj de la alfluo de la rivero Batha kiu transportas dum 3–4 monatoj akvon al la lago. Male kiel ĉe la Ĉada lago, la Fitri estas lago, kiu ne estas uzata por irigacio de kampoj grandskale.

Iro-lago[redakti | redakti fonton]

la Iro-lago

La Iro-lago estas malgranda lago, 15 km longa kaj ĝis 7 km larĝa kaj situas ĉe 10 ° 05'N / 19 ° 25'E, ĉ. 5 km norde de la Bahr Salamat, kun kiu ĝi estas ligita pli aŭ malpli dum alta akvo. Ĉe malalta akvo ĝi situas ĉ. 387 m super marnivelo kaj havas surfacon de preskaŭ 100 km². La kontinua inunda areo situas inter la lago kaj la rivero, sed la nordaj lagobordoj ne estas ekstensive inundataj. La lago havas densan herban lagobordan vegetaĵaron.

La lagoj en la Kanem-Regiono[redakti | redakti fonton]

Pluraj tutjaraj pli malgrandaj lagoj situas tuj oriente de la Ĉada lago, en la duna regiono de Erg Kanem, kie la grundakva nivelo atingas la surfacon kaj inter la dunoj tiuj lagoj ekzistas. Dum la pasintaj pluvaj periodoj ili estis parto de la Ĉada lago. Argilo sedimentiĝas sur la fundo de la lagoj. La tri Djikare lagoj situas plej proksime al la Ĉada lago. La plej granda, Bodou, situas ĉ. 71 km nordokcidente de Bol kaj 11 km for de la lagobordo de la "normala" Ĉada lago. Ĝi havas surfacon de 40 ha kaj maksimuman profundon de 2 m. Ĝia akvo estas tre sala, pro la alta transpiracia kvanto. La du Moilo-lagoj situas ĉ. 31 km nordoriente de Bol. Ili havas areojn de ĉ. 60 ha kaj profundecon de ĉ. 2 m. La Rombou situas ĉ. 70 km nordoriente de Bol. Ĝi kovras areon de 15 ha kaj estas ĉ. 1 metro profunda. La precipitaĵo super la lago estas malpli ol 300 mm kaj la sunbrila daŭro atingas averaĝe 3000 horojn/jaro. Tiu lagoj estas ĉirkaŭitaj de granda kvanto de vegetaĵaro.

Lagoj de Unianga[redakti | redakti fonton]

En la sudoriento de la Tibesti-montaro rande de la grandega Ĉada baseno estas la regiono de la Lagoj de Unianga. Tiu ĉi regiono havas sabloŝtonan strukturon kaj piede de la montaro situas permanentaj sallagoj en alteco de proksime 402 m super marnivelo. Tiuj lagoj ekzistas, ĉar akvo fontas el grundakva tavolo kaj aperas ĉe profundaĵoj inter la sablodunoj.

La plej gravaj lagoj situas ĉe Unianga Kebir aŭ Granda Unianga (19 ° 05 'N/20 ° 31' E), kaj la plej granda lago estas Joa (345 m super marnivelo) kiu havas surfacon de 370 ha. La maksimuma profundeco estas 25 m. Tuj apude estas la lagoj Uma, Mioji kaj Forodom. Dua grupo da lagoj situas ĉ. 50 km oriente de la oazo Unianga Serir (18 ° 55'N / 21 ° 51'E). Ĉi tie estas dek lagoj en malmilda disfendita pejzaĝo, paralele unu al la alia. Estas la lagoj Melekoui, Dierke, Ardiou, Teli, Abrome, Hogou, Diara, Tarem, Tibichei kaj Bokou. La Teli-lago estas la plej granda kaj havas areon de ĉ. 70 ha, kun maksimuma profundeco de 10  m.

lago apud Unianga Serir

Vivozonoj[redakti | redakti fonton]

La Ĉada baseno estas dividebla en naŭ diversaj vivozonoj. Ekzistas tie grandaj dezertoj, dornarbustaj savanoj, savano, riveroj, lagoj, humidaj areoj kaj vastaj montaroj kun granda diverseco de flaŭro kaj faŭno. En la Ĉada baseno troviĝas ekzemple ĉiuj grandaj bestospecioj kiel hienoj, leonoj, elefantoj, hipopotamoj, gepardoj, krokodilojstrutoj. La Ĉada Lago kun siaj alfluantoj kaj ties humidaj areoj estas unusola ekosistemo de mondfama signifo. Tiu ne nur donas vivejon por afrikaj bestoj, sed ankaŭ donas ripozejojn al migrobirdoj el la norda hemisfero.

Sahara vivozono[redakti | redakti fonton]

La surfaco de la vivozono Saharo en la Ĉada baseno konsistas el vastaj dezertoj kun sablodunoj, nomataj Erg , ChechRaoui, grandaj ŝton-kaj rok-dezertoj kun senvegetaĵaj plataĵoj, nomataj Hamada, nome grandaj rompŝtonejoj, nomataj Reg, sekaj fluejoj, nome la vadioj, kaj grandaj kaj malprofundaj salejoj. La precipitaĵo en tiuj regionoj estas po sub 25 mm por jaro. La jara averaĝa temperaturo estas ĉ. 25 gradoj Celsiuso kaj en somero povas esti super 50 gradoj Celsiuso.

La flaŭro en tiuj regionoj estas tre specimalriĉa. Nur kreskas malpli ol ĉ. 500 plantspecioj el kiu ĉ. 162 estas endemiaj en la Saharo. La plantoj kreskas precipe en vadioj, oazoj, montetĉenoj, basenetoj kaj en malmultaj rojetoj super grundakvohavaj regionoj.

La faŭno en la Saharo estas multe pli speciriĉa kiel iam pensita. Ekzistas insektoj kaj artropodoj, sed ankaŭ malmultaj mamuloj kaj reptilioj ekzistas en tiu regiono. Jenaj birdoj hejmiĝas en Saharo: Alaemon alaudipes kaj Passer simplex.

Tibesti-Djebel Uveinat Montara Dezerto[redakti | redakti fonton]

La montara regiono Tibesti havas aridan klimaton. La jara precipitaĵa kvanto estas sub 600 mm jare, sed apenaŭ ekzistas malmultaj aŭ neniuj grundoj kiuj povas percepti tiun ĉi humidecon. Tiuj grundoj estas aridaj dezertgrundoj. La maksimumaj temperaturoj estas ĉ. 30° Celsiuso en la malaltaĵoj kaj ĉ. 20 ° Celsiuso en altaĵoj. En vintro la temperaturo falis al ĉ. 12° respektive 9 ° Celsiuso.

La vegetaraĵo en la montaro de la Tibesti varias laŭ alteco kaj dekliveco. En la sudokcidentaj montaraj deklivoj situas la vadioj. Enneri Tegaham, Enneri Mi, Enneri Ké, kiu havas pro grandaj precipitaĵoj surfacan akvon, kiu ebligas la kreskon de la arboj kiel Hyphaene thebaica, Salvadora persica, Tamarix articulata, Faidherbia albida kaj aliaj tropikaj plantoj, Abutilon, Hibiscus kaj Tephrosia.

En la pli altaj regionoj de la montaro kreskas ĉe sudokcidentaj deklivoj la endemia Ficus teloukat, ĉe la okcidentaj deklivoj Myrtus nivellei kaj sur nordaj deklivoj Tamarix gallica nilotica.

La grandaj mamuloj en la montaroj estas Dorkas-gazelo (Gazella dorcas), kolhara amotrago (Ammotragus lervia) kaj gepardo (Acinonyx jubatus). En pli malgrandaj populacioj vivas tie Procavia capensis, Kaboleporo (Lepus capensis) kaj musedoj (de sp. Acomys).

Okcidentsahara Montara Vivozono[redakti | redakti fonton]

La Aïr montaro fotita de Gemini 6.

La klimato de tiu regiono estas varmega kaj seka dum la somero kaj malvarma kaj seka dum la vintro. La jara precipitaĵo estas 150 mm. La temperaturoj atingas 30 °C en la malaltejoj kaj en pli altaj regionoj 12 ĝis 18 °C. En la vintro ankaŭ povas neĝi kaj frosti. En la montaroj troviĝas geltoj en mallarĝaj gorĝoj kiuj havas ĉiam akvon. En la oazoj de la Aïr la homoj kultivas hortikulturajn plantojn.

La flaŭro de tiuj ĉi vivozono dependas de la surfaca formo de la areoj. En la ebenaĵoj situas vastaj reg-oj, hamadoj kaj multaj vadioj kiuj havas influojn al la vegataraĵoj. En altaj regionoj la vegetaĵa bildo ŝanĝiĝas en sahara montara vivozono kun maloftaj kaj parte endemiaj plantoj kaj arboj, kiuj parte estas reliktoj el la humida pasinteco de la Saharo. Ekzemploj estas la Sahara cipreso Cupressus depreziana, la olivarbo Olea lapperrini kaj la mirto Myrtus nivellei.

La faŭno de la vivozonoj estas multflanka, ekzemple ĉi-tie vivas populacioj de Dorkas-gazelo Gazella dorcas, de Dama-gazelo Gazella dama sur la plataĵoj de la montaroj. Migrobirdoj el Eŭropo uzas la regionon por ripozi kaj travintri. Tie ankaŭ vivas multaj reptilioj kiel la serpentoj Telescopus obtususEchis leucogaster. Ankaŭ amfibioj kiel la bufo Bufo viridis vivas en la regiono.

Sudsahara gresa kaj arbusta savano[redakti | redakti fonton]

La vivozono de la Sudsahara gresa kaj arbusta savano estas seka savano, samtempe limlando kaj transitzono inter la Saharo kaj la Sahela Akacia Savano. Ĝi larĝas ĉ. 100 ĝis 200 km. La precipitaĵoj estas pli altaj ol en la Saharo kaj atingas inter 100 kaj 200 mm jare.

La flaŭro en la nordo de tiu ĉi regiono estas sezona gresa savano, kiu kreskas en la somero pro la precipitaĵo en julio ĝis septembro. La faŭno konsistas ĉefe el Eragrostis, Aristida kaj Stipagrostis. Inter la poacoj kreskas herboj kaj arbustoj, kiel Tribulus, Heliotropium kaj Pulicharia. Precipe ĉe la vadioj kaj regionoj kun grundakvo kreskas la Vachellia tortilis kaj la Acacia ehrenbergiana. En la sudo de ĉi tiu regiono kreskas ankaŭ la panico Panicum turgidum.

En tiu ĉi regiono vivas apud la struto (Struthio camelus) ankaŭ grandaj mamuloj, kiel la adakso Addax nasomaculatus, la gazeloj Gazella leptoceros kaj Gazella dama, la hieno Hyaena hyaena, la gepardo (Acinonyx jubatus), la likaono (Lycaon pictus).

Sahela Akacia Savano[redakti | redakti fonton]

maskla maskolanio

La vivozono de la Sahela Akacia Savano estas seka savano aŭ dornarbusta savano. Ĝi allimas al la Suda gresa kaj arbusta savano kaj estas la plej granda parto de la Ĉada baseno. La topografio en tiu ĉi ekoregiono estas ebena, sen grandaj altaĵoj kaj montaroj. La kvanto de la tiea precipitaĵo varias inter 200 mm en la nordo kaj 600 mm jare en la sudo. La monataj maksimumaj temperaturoj varias inter 33 ĝis 36° Celsiuso, la plej malaltaj temperaturoj atingas 18 ĝis 21 gradoj Celsiuso en la plej malvarmaj monatoj. La flaŭro de ĉi tiu regiono estas savano kun dornarbustoj kaj arboj. La greslando dominas la unujarajn poacojn Aristida mutabil, Chloris prieurii kaj Cenchrus biflorus.

En tiu ĉi ekoregiono vivas granda diverseco de endemiaj bestospecioj. Inter la birdoj la Rustalaŭdo Mirafra rufa, la Maskolanio Lanius nubicus kaj la Punktita saknestulo Anthoscopus punctifrons estas endemiaj. Komence de la 20a jarcento ekzistis en tiu regiono grandaj gregoj da elefantoj, da Okcidentafrika ĝirafo (Giraffa camelopardalis peralta) kaj strutoj. Pro granda ĉasado la bestoj povas vivteni sin nur en naciaj parkoj. La iam en grandaj kvantoj vivanta Sabrokorna rektkornulo Oryx dammah ŝajne hodiaŭ estas formortinta.

Ĉadlaga Inunda Savano[redakti | redakti fonton]

La Ĉada inunda savano estas en la zono de la Ĉada lago kaj la apudaj inundaj areoj de ties alfluantoj. La inundaj zonoj kaj humidaj areoj kovras areon de ĉ. 2,5 milionoj da hektaroj. La vivozono konsistas el multaj diversaj formoj de la surfacoj. Troviĝas malgrandaj insulaj grupoj, grandaj marĉaj areoj de ciperacaj savanoj kaj grandaj akvaj surfacoj apud la Ĉada lago kaj la permanentaj gresaj savanoj kaj sezonaj kiel Yaéré. La en tiu ĉi regiono uzata esprimo estas "Suda". Ĝi estas permanenta inunda regiono.

La Ĉada lago dividiĝas en norda kaj suda lago. La norda lagoparto estas proksimume ses metrojn profunda. La suda lagoparto estas ĉ. 2 ĝis 3 metrojn profunda.

La faŭno de tiu vivozono de la suda lago konsistas el Cyperus papyrus, Phragmites mauritianus, Vossia cuspidata kaj aliaj marĉoplantoj, kiuj kreskas apud la lagobordo. Sur la malfermaj akvaj surfacoj trivas Pistia stratiotes. Ĉe la norda parto kreskas Phragmites australis kaj Typha domingensis.

La akvo de la Ĉada lago estas tropika akvo kun malalta saleco, kiu havas multe da fitoplanktono kaj granda specidiverseco de algoj kaj fiŝoj. Oni kalkulis en la malferma akvo pli ol 1.000 diversaj specioj de algoj kaj pli ol 140 specioj de fiŝoj.

Sezone en la pluvsezono, kreskas ĉe la suda lagobordo la tiel nomataj ‘‘Yaéré-gres-savanoj‘‘. La plej gravaj plantoj estas Echinochloa pyramidalis, Vetiveria nigritana, Oryza longistaminata kaj Hyparrhenia rufa. La Yaéré-vegetaĵaro mortas dum la seka sezono. En la humidaj zonoj de la Yaéré kreskas la tiel nomataj ‘Karal’- aŭ ‘Firki’-arbosavanoj. La plej gravaj arboj estas Acacia seyal sur la montetĉenoj kaj Acacia nilotica en la malaltaĵoj. La plantsurfaco de tiu ĉi arbosavano formas la 2 ĝis 3 metrojn altajn herbojn, kiel Caperonia palustris, Echinochloa colona, Hibiscus asper, Hygrophila auriculata kaj Schoenfeldia gracilis.

Okcidenta Sudana Savano[redakti | redakti fonton]

maskla „Tragelaphus ornatus“

La Okcidenta Sudana Savano estas humida savano kaj kovras la sudokcidentan regionon de la Ĉada baseno en la ŝtatoj Niĝerio kaj Niĝero. Ĝi estas ebenaĵo sen grandaj altaĵoj. La Okcidenta Sudana Savano estas dividita per la Mandara-Montaro en la altlando de Kameruno. La temperaturoj estas en somero de 35 ĝis 40 °C kaj vintre 15 ĝis 20° Celsiuso. La jaraj precipitaĵoj varias de 600 mm en la nordo ĝis 1600 mm en la sudaj regionoj. La grundoj estas modere humidaj, estas meze fekundaj kaj submetiĝas al laterita veterdisfalo de tiu regiono.

La flaŭro de ĉi tiu vivozono estas maldensaj arbaroj kaj arbustaroj. La subkreskaĵoj konsistas el longtigaj gresoj kaj larĝfoliaj herboj. Laŭlonge de la riveroj kreskas galeriarbaroj.

En la okcidenta sudana savano vivas granda nombro da diversaj bestospecioj, el kiuj multaj estas endemiaj. Grandaj populacioj de antilopoj Tragelaphus scriptus, de verukapro Phacochoerus africanus, de Etiopa klorocebo Chlorocebus aethiops, de varano Varanus exanthematicus, de Anuba paviano Papio anubis kaj de paviano Papio hamadryas vivas en tiu ekoregiono. La iam grandaj gregoj de elefantoj travivas nur en protektitaj zonoj.

Orienta Sudana Savano[redakti | redakti fonton]

afrika sovaĝhundo

La Orienta Sudana Savano estas seka savano kaj ĝi disvastiĝas en la sudo de Ĉado kaj en la nordokcidento de la Centrafrika Respubliko. Ĝia topografio estas vasta ebena lando sen grandaj altaĵoj. La klimato estas de sektempo kaj pluvtempo. La plej altaj temperaturoj varias inter 30 ĝis 33 °C kaj la plej malaltaj de 18 ĝis 21 °C. La kvanto de precipitaĵo varias de 600 mm en la nordo kaj 1.000 mm en la suda parto.

La flaŭro de tiu ĉi vivozono similas al tiu de la Ocidenta Sudana Savano kun siaj maldensaj arbustoj. Plej gravas arbaroj el Anogeissus leiocarpus, Kigelia aethiopica kaj la Ruĝa akacio (Acacia seyal).

La faŭno plej ofta estas la musoj Mus goundae, kaj du reptiliaj specioj nome Rhamphiophis maradiensis kaj Panaspis wilsoni estas endemiaj. Kiel grandaj mambestoj ekzistas tie elefantoj (Loxodonta africana), la Afrika sovaĝhundo (Lycaon pictus), la leono (Panthera leo) kaj la gepardoj (Acinonyx jubatus).

Nordorienta Kong-arbara savana Vivozono[redakti | redakti fonton]

Bongo-Antilopo

Tiu ĉi vivozono ĉirkaŭas la nordajn regionojn de la Nordekvatora Montarĉeno en la Centrafrika Respubliko kaj la altlandoj en Kameruno. Ĝi estas humida savano.

Ĝi estas mallarĝa transitzono inter la kongaj pluvarbaroj kaj la Sudan/Sahela gressavano. La norda kongarbara savana vivozono estas la plej norda arbara savana zono de la afrika kontinento kun granda kvanto de diversaj ekosistemoj. La jara precipitaĵo varias inter 1.200 kaj 1.600 mm. En la pluvtempo la temperaturo atingas 31 ĝis 34 °C kaj en la sekperiodo la minimuma temperaturo estas inter 13 kaj 18 °C.

La faŭno estas tre speciriĉa kaj distingiĝas je modera biodiverseco. Vivas tie elefantoj, la Kurtbuŝa rinocero Diceros bicornis, la antilopoj Taurotragus derbianus kaj en la orienta sektoro Tragelaphus eurycerus.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Retligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chad Basin National Park. (arkivita la 2an de oktobro 2013 en Internet Archive) Nigeria Park Service [1] Alirita la 7an de januaro 2019.
  2. The Annotated Ramsar List: Nigeria (angla)
17.96666666666719.15