Ĉahbaharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La haveno dumnokte
Ĉahbaharo
Chabahar Beach 1.jpg
Administrado
Retpaĝaro www.chabaharcity.ir/HomePage.aspx?TabID=0&Site=DouranPortal&Lang=fa-IR [+]
Demografio
Loĝantaro 71 070  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 17′ N, 60° 37′ O (mapo)25.28361111111160.623611111111Koordinatoj: 25° 17′ N, 60° 37′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Situo de Ĉahbaharo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chabahar [+]
Information icon.svg
vdr

Ĉahbaharo[1] (persalingve چابهار, laŭ baluĉa lingvo چھبار‎,) estas marhavena urbo kaj ĉefurbo de Distrikto Ĉahbaharo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, Irano. Ĝi estas la plej suda urbego de Irano kaj libera haveno (libera komerca zono) laŭ la marbordo de la Golfo de Omano fondita en 1992. La loknomo signifas: 4 printempoj (komprenu:tutjare estas printempo).

Maŭzoleo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉahbaharo situas laŭ la marbordo de Makran.

Haveno

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekzistis fiŝkaptista vilaĝo kaj iama haveno nomita Ti en la najbareco de la nuna Ĉahbaharo jam antaŭ Kristo 2500. Dum konkeroj de Aleksandro la Granda la loknomo ŝaĝiĝis al Tiz, poste denove Ti. Tiu aktiva komerca haveno estis detruita fare de la mongoloj. La portugaloj havis la unuan kolonion en tiu parto ĝis 1621, poste britoj kaj denove portugaloj alvenis. La moderna urba vivo komenciĝis ĉirkaŭ 1970, kiam ĝi estis deklaritaj municipo kaj granda haveno. Moderna mararmea kaj aviadila bazo estis establita.

Poŝto

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pro la strategia loko Ĉahbaharo estas en fokuso de la irana evoluo. La ekonomiaj sektoroj estas fiŝindustrio kaj komercado. Estas plano fari olean kaj gasan dukton al Pakistano/Afganistano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉahbaharo estis konektita al sola ĉefvojo al la tutlanda vojreto. Tamen tiu vojo havas branĉon al Pakistano. La urbego havas ankaŭ internacian flughavenon. Ekde 2010 oni konstruas fervojan linion al Pakistano, poste Afganistano.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĉahbaharo situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La okcidentaj ventoj vintre kaŭzas pluvojn kaj malofte ankaŭ la musono. Jare pluvas po 116,5 mm. Inter aprilo-novembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26,7 °C, inter aprilo-oktobro ofte estas pli, ol 40 °C.

Granda moskeo
Moskeo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971