Ĉaitanja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉaitanja
Persona informo
Naskonomo বিশ্বম্ভর মিশ্র
Naskiĝo 30-an de novembro 1485 (1485-11-30)
en Nabadvip
Morto 30-an de novembro 1533 (1533-11-30) (48-jaraĝa)
en Puri (Odiŝo)
Mortokialo drono • sen valoro • septicemia • serpenta mordo • nekonata valoro
Lingvoj sanskrito
Ŝtataneco Bengala Sultanlando
Familio
Edz(in)o Vishnupriya
Okupo
Okupo sannyasi
vdr

Ŝri Kriŝna Ĉaitanja Mahaprabhu (1486 – 1533; IAST: Śrī Kṛṣṇa-Caitanya Mahāprabhu alinome Mahāprabhu aŭ "Granda Sinjoro") estis hinduisma spirita gvidanto kaj kreanto de la gaudija vajŝnavismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la gaudija vajŝnava kredo li estis la renaskiĝo de Ŝri Ŝri Rada-Kriŝno aŭ mallonge de la juna paro.

Li naskiĝis en Nabadvip en nuna okcidenta Bengalio je luna eklipso. Tradicie oni ripetas la nomojn de Hari dum luna eklipso en Barato.

Nun ĉirkaŭ kvin cent jaroj antaŭe sub arbo de la speco Nim li naskiĝis kaj pro tiu la virinoj donis al li la nomon Nimai. Tamen por astrologaj kialoj li ankaŭ akiris la nomon Viŝvambaro. Li havis sole unu fraton kun la nomo Viŝvarup, kiu prenis Sannjas kaj mortis ie en Barato. La gepatroj de li estis Saĉidevio kaj Ĝaganato Miŝro. Pro la frua morto de lia patro Ĝaganato Miŝro li iris al Gajo, kie li akiris iniciadon de Iŝvaro Purio en la mahamantro. Tiu ŝanĝis sian vivon entute.

La viva historio de Nimai estas nektaro por la oreloj kaj kaŭzas bonan dormadon.

Tradicioj kaj signifo[redakti | redakti fonton]

Li estis ankaŭ la ĉefa proponanto de la Vedanta filozofio de Aĉintja Bheda Abheda. Mahaprabhu fondis la skolon de gaŭdija vajŝnavismo (alinome Brahma-Madhva-Gaŭdija Sampradaja). Li disvastigis la Bhaktian jogon kaj popularigis la ĉantadon de Hare Kriŝna mantro.[1] Li komponis la Ŝikŝaŝtakam (ok preĝoj).[2]

Li estas foje nomata Gauranga aŭ Gaura pro sia fandoreca hela korpo.[3] Lia naskotago estas celebrata kiel Gaura-purnima.[4][5] Li estas nomita ankaŭ Nimai pro sia naskiĝo sub arbo Hinda azadiraĥto.[6]

Li estas konsiderata ankaŭ enpersonigo de la suprema dio Kriŝno kaj de lia interna potenco Srimati Radha Rani kiel oni mencias en Bagavata Purano kaj en kelkaj aliaj skribaĵoj.

Kiel mistikisto li gvidias al maniero adorado de la dio Kriŝno kun ekstaza kanto kaj danco, kiu havis profundan efikon sur Vajŝnavismo en Bengalio.

Famaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

"Homo devas esti humila kiel la herbo de la kampo, kaj pli pacienca ol arbo. Li devas esti senigita je ajna falsa prestiĝo, kaj estas ĝuste oferti plenan respekton al aliaj ... "

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ŝri Ĉajjtanjo Bhagavat de Vrindavano Daso Takuro
  • Ŝri Ĉajtanjo Ĉaritamrit de Kriŝna Daso Kaviraĝo Gosvamio
  • The Teachings of Chaitanya Mahaprabhu de A.C. Svamio Baktivedanto akirebla de BBT aŭ rete.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sri Chaitanya Mahaprabhu "He spread the Yuga-dharma as the practice for attainment of pure love for Radha-Krishna. That process is Harinam-Sankirtan, or the congregational chanting of the Holy Names of Krishna "Hare Krishna Hare Krishna Krishna Krishna Hare Hare, Hare Rama Hare Rama Rama Rama Hare Hare"
  2. Srimad Bhagavatam (Introduction) Arkivigite je 2013-05-25 per la retarkivo Wayback Machine "Lord Caitanya not only preached the but propagated the teachings of the Bhagavad Gita as well in the most practical way."
  3. In the Name of the Lord (Deccan Herald)"He was also given the name of ‘Gora’ because of his extremely fair complexion." Arkivigite je 2006-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Gaura Purnima. www.krishna.com. Alirita 16a de decembro 2008.
  5. Sri Gaura Purnima Arkivigite je 2020-10-01 per la retarkivo Wayback Machine"givegita.com"
  6. KCM Archive"They named Him Nimai, as he was born under a neem tree." (el Retarkivo {{{1}}})