Ĉajanda minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉajanda minejo
ruse Чаяндинское месторождение
Situo: Jakutio (Rusio)
Geografia situo 60° 27′ 46″ N, 112° 28′ 19″ O (mapo)60.462777777778112.47194444444Koordinatoj: 60° 27′ 46″ N, 112° 28′ 19″ O (mapo)
Tipo: naftogasokondensata minejo
Parto de: Leno-Tungusa naftogasa provinco
Malkovro: 1980
Statuso: ekspluatopreta
Kapacito: 379,7 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 0,1 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazpromo
Information icon.svg
vdr

Ĉajanda minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jakutio (Rusio), 170 km okcidente de la urbo Lensko, 12 km for de la bordo de la insulo Saĥaleno, kaj estas parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1980.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La minejo estas ligita al la samnoma levaĵo en la apudvolba parto de Nepo-Peleduja anteklizo. La levaĵo havas malgrandajn strukturajn blokojn, fleksurojn, disŝirajn rompaĵojn de la nord-orienta kaj nord-okcidenta etendiĝoj. La maksimuma dikeco de la sedimenta kapoto, malkovrita per profunda borado, ne superas 2025 m. La sekcon formas rokaĵoj de ediakaro, kambrio, ĵurasio kaj kvaternaro. Industrie gravaj gasokondensataj kaj gasokondensato-naftaj kuŝejoj estas malkovritaj en la terigenaj sedimentaĵoj de ediakaro (de malsupre supren) en la talaĥa, ĥamakina kaj botuoba horizontoj. La kuŝejoj estas tavolaj, tektonike kaj litologie ŝirmitaj.

En la talaĥa horizonto je la fundo 60-1800 m memstaraj gaskuŝejoj estas trovitaj en la Norda kaj Suda blokoj. La gasakva kontakto estas registrita je absolutaj markoj -1448 kaj -1428. Efikaj dikecoj estas 8,6-43 m, poreco 11%, gasosatureco 51-61%.

En la ĥamakina horizonto la hidrokarbonoj troveblas en sekvaj blokoj: la Norda, Suda-1, Suda-2, Samanĉakita. En ĉiu bloko estas malkovritaj pure gasaj kuŝejoj, kiuj troviĝas je la fundo 1490-1860 m. Gasakva kontakto estas registrita je la absoluitaj markoj -1429 m (la Norda bloko), -1411 m (la Suda-1), -1382 m (la Samanĉakita). Efikaj dikecoj varias de 2 ĝis 8,8 m (la Norda bloko), 9,9 ĝis 21,9 m (la Suda-1), 11,4 m (la Suda-2), 11,8 ĝis 21,5 m (la Samanĉakita). Poreco estas 5 ĝis 21%, gasosatureco 69-78%, tavolpremo 12,6-12,9 MPa.

En la botuoba horizonto je la fundo 1429-1914 m estas registritaj du blokoj, al kiuj ligiĝas memstaraj gaskuŝejoj kun naftomarĝenoj. Gasonafta kontakto de la Norda bloko estas registrita je la absoluta marko -1490 m, akvonafta kontakto je -1502 m, en la Suda-1 respektive -1392 kaj -1398 m. Efikaj dikecoj de la gaskuŝejoj varias de 1,2 ĝis 14,5 m. Poreco 10-16%, gasosatureco 79-90%, tavolpremo 13,2-13,3 MPa. En la naftaj partoj de la kuŝejoj efikaj dikecoj estas 2,3-11,9 m, poreco 17-19%, naftosatureco 83-88%.

Konsisto de la gaso: metano 84,5%, etano 4%, propano 1,5%, butanoj 0,6%, pentano kaj superaj hidrokarbonoj 0,5%, azoto 8,0%, heliumo 0,58%.

En 2002 la komenca esplorita gaskapacito estis taksita je 379,7 miliardoj da kubaj metroj, la minejo estis preta por ekspluatado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Пантелеев, Г. Ф.. [2004] Р. И. Вяхирев: Чаяндинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 486. ISBN 5-85270-327-3.