Saltu al enhavo

Ĉaktaa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉakta lingvo
Chahta anumpa[1]
natura lingvomoderna lingvo
muskoga lingvaro
Parolata en Usono, ĉefe en la ŝtato Oklahomo, iom en Misisipo
Parolantoj 9 200
Denaskaj parolantoj ĉirkaŭ 9 200
Skribo ĉeroka silabaro kaj latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Muskoga lingvaro
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 cho
  ISO 639-3 cho
  SIL cho
  Glottolog choc1276
Angla nomo Choctaw
Franca nomo choctaw
vdr

La ĉaktaa lingvo - sialingve Chahta anumpa - estas muskoga lingvo parolata de ĉaktaoj, kiuj loĝis en la regiono de Oklahomo kaj Misisipo. En 2000 restis nur ĉirkaŭ 9 000 parolantoj de la ĉakta, kiuj baze estas membroj de la koresponda etno ĉaktaoj.

Anglalingva eksonima nomo de la lingvo estas Choctaw, kaj tiu nomo estis transprenita en aliajn lingvojn, sed en la ĉaktaa mem ĝi nomiĝas chahta. La kodo laŭ ISO 639-3 estas cho.

La lingvo apartenas al iam vasta muskoga lingvaro de pluraj etnoj loze kulture parencaj; la etnanoj kun tre kompleksa lingva situacio estis inter el la unuaj, kiuj ekhavis kontakton kun eŭropanoj. Multaj lingvoj el la lingvaro, eĉ tutaj familioj da ili, estis ekstermitaj antaŭ ol lingvistika priskribo povis esti farita. Nun kun malgrandaj lingvokomunumoj ankoraŭ uzatas la ĉaktaa kaj la krika lingvoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Martin, Jack. (2016) New Choctaw Dictionary. Durant, Oklahomo: The Choctaw Nation of Oklahoma, p. 40. ISBN 978-0-9840968-7-9.