Ĉambra ciklameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
ĉambra ciklameno
Alpenveilchen Cyclamen 1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Primolacoj Primulaceae
Subfamilio: Myrsinoideae
Genro: Ciklameno’’ Cyclamen
Specio: C. persicum
Cyclamen persicum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
La sovaĝa formo de Cyclamen persicum en la Ben-Ŝemen-arbaro en Israelo.

La ĉambra ciklameno (Cyclamen persicum), aŭ Persa Ciklameno estas plantspecio de la genro Ciklameno (Cyclamen) ene de la familio Primolacoj (Primulaceae). La specio ne hejmiĝas malgraŭ la nomo ne en Persujo, sed en la orienta mediteranea regiono. Malĝuste nomata alpa violo.

Cyclamen persicum estas tre ŝatata kaj ekonnomie grava ĉambra planto. Ekde ĉ. 1860 la bredado komenciĝis en okcidenta Eŭopo. Hodiaŭ ekzistas multegaj kultivaroj en diversaj koloroj de blankam rozea ruĝa kaj purpura, diversaj florformoj kaj diversaj graandecoj. Ekzistas ankaŭ kultivaraj kun longaj flortigoj por rikolti la florojn. La kultivaroj nur baziĝas nur de diversaj sovaĝaj formoj. hIbridado kun aliaj Ciklamen-specioj ne okazis.[1]

Priskibo[redakti | redakti fonton]

La persa Ciklameno keskas kiel multjara, herba planto, kiu atingas altecon de ĝis 32 cm. Kiel rezervorgano la planto krekigas hipokotilbulbo. La bulbo estiĝas nur el la ŝveliĝado de la hipokotilo,la tiga parto inter la radikkolo kaj la unua ĝermfolio.[2] La ronda, dum la jaroj iom platigita bulbo havas grandecon de ĝis 15 cm. Ĝi havas korkan konsiston. Je ĝia malsupra flanko kreskas radikoj, je la supra flanko spirale starantaj longtigaj folioj .[3][4] La grandeco de la koroformaj folioj varias inter 3 kaj 14 cm. Ili estas karnecaj kaj glataj. La folirando estas iom dikiĝinta kaj dentaj. La subra folisurfaco ofte havas verde-arĝente marmoritan desegnon kaj la malsupra folisurfaco povas esti malbrile verda aŭ ruĝeca.[3][4]

La folioj entiriĝas en la seka kaj/aŭ malvarmeta sezono. Se la kreskokondiĉoj denove fariĝas favoraj la folioj ekŝcosas denove kaj la planto ekfloras..

Ciklamenoj portas sur unuopaj tigoj po unu floro, kiuj pendiĝas malsupren kaj kies petaloj estas fleksitaj supren. La koloroj de la floroj varias inter blanka, rozea ĝis purpura. Ekzistas ankaŭ dukoloraj tipoj.

La fruktoj estas kapsuloj, kiu turniĝas dum la maturiĝo dierkte al la grundo. Fine ili sinkis en la grundon. La kapsuloj malfermiĝas erst, kiam ili estas en la grundo.

La kromozomo-nombro estas 2n = 48, ĉe kelkaj kultivaroj ankaŭ 2n = 72, 96 kaj 136.[1]

Deveno de la nomo kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

C. persicum var. autumnalis kaj Sternbergia clusiana sur la Golanaj altaĵoj

La unua priskribo de Cyclamen persicum estis de la jaro 1768 fare de Phillip Miller .[5] Por la botanika speciepiteto persicumekzistas du alternativaj klarigprovoj:

  • Oni erare pensis, ke la planto hejmiĝas en Persujo. tiu supozo, kiu ankaŭ staras en la unua priskribo troviĝas ankaŭ en 1659 aperanta ĝardenlibro.[1]
  • Aŭ la nomo rilatas al la persikruĝa koloro de la floro (Prunus persica).Tiu supozo originas en libro el la jaro 1629 en kiu la floro de Cyclamen persicum estis priskribita kiel persikkolora.[1]

Cyclamen persicum var. autumnalis GREY-WILSON floras en aŭtuno (anstataŭ marto-aprilo)

  • Cyclamen persicum f. albidum havas pure blankajn florojn
  • Cyclamen persicum f. roseum havas rozekoloraj floroj sen purpuran gorĝon
  • Cyclamen persicum f. puniceum havas unuecajn ruĝajn ĝis karmenruĝajn florojn

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La natura disvastigo estas de Nordafriko ĝis okcidenta Azio ĝis suda Eŭropo.[6] La peferataj kreskejoj estas pinaroj, kverkaj arbustaroj kaj liberaj rokaj deklivoj ĝis alteco de 1000 metroj.[4] Dum la vegeta periodo en la vintra duonjaro estas tipa por la origina kreskejo mezan lumecon kaj pezan temperaturon. Dum somero estas tre varma (40 ĝis 45 °C) kaj seka. La alta temperaturo kaj la sekeco kaŭzas la formorto de la supragrundaj plantpartoj. La planto transvivas la sekan tempon en ĝia plata bulbo. La bulbo elŝosas denove komence de pli malvarma sezono.[7]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La specio verŝajne atingis Parizon jam en 1620. Kun certeco ĝi estis kultivataj de 1731 en francujo.[3] La bredado komencis en la jaro1860.[4] Komenciĝante en Anglujo oni komencis tuj poste ankaŭ en Nederlando kaj Germanujo bredi novajn kultivarojn de Cyclamen persicum.
La diversaj kultivaroj estiĝis nur el bredado kun la diversaj sovaĝaj tipoj de la planto. Enkruciĝo de aliaj genroj ne okazis.[8]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

C. persicum en ĝarden-centro.

Ciklamoj estas ofertataj hodiaŭ preskaŭ dum la tuta jaro, la ĉefa sezono en meza Eŭropo estas inter septembro kaj marto.

Bone kultivata la planto povas fariĝi ĉ. 20 ĝis 30 jaroj.

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

La grupoj de kultivaroj konsistas ofte el kultivaroj de diversaj koloroj, ekzemple ciklamen-ruĝa ĝis viola, rozea kaj blanka, ankaŭ dukoloraj tipoj oftas. Ekzistas pursemaj kultivaroj kaj F1-Hibridoj. Jen kelkaj ekzemploj:

  • 'Butterfly'
  • 'Halios'
  • 'Laser'
  • 'Latinia'
  • normala ciklameno raso Beck
  • 'Sierra'
  • 'Zehlendorf'
  • miniatur-ciklameno „Schoneveld Super-Serie Compacta“
  • miniatura raso Beck

kaj multaj aliaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Christopher Grey-Wilson: Cyclamen: a guide for gardeners, horticulturists and botanists. BT Batsford, London 2002, ISBN 0-7134-8760-7.
  2. Universität Ulm: Morphologie der Achse, aufgerufen am 13.März 2012.
  3. 3,0 3,1 3,2 Michael Hickey, Clive King: Common families of flowering plants, the press synicate of the University of Cambridge 2003, Seiten 72 f. ISBN 0-521 57281-9
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Ŝablono:BibISBN
  5. Philip Miller: The Gardeners Dictionary. 8. Auflage. John and Francis Rivington u. a., London 1768, S. CYC–CYC, online.
  6. [Ĉambra ciklameno en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland. Cyclamen persicum Mill., aufgerufen am 25. Februar 2012] in United States Department of Agriculture Agricultural Research Service, Beltsville Area Germplasm Resources Information Network (GRIN)
  7. Cyclamen persicum Distribution & Habitat
  8. Botanischer Garten der Johannes Gutenberg-Universität in Mainz: Alpenveilchen-Cyclamen persicum Mill, aufgerufen am 8. April 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]