Ĉambro de Deputitoj de Ĉilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of arms of Chile.svg

La Ĉambro de Deputitoj de Ĉilio (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Ĉilio - la alia parto estas la Senato de Ĉilio. Kune la du ĉambroj nomatas la "Nacia Kongreso de Ĉilio".

la historia parlamentejo en Santiago de Ĉilio, funkcia ĝis en 1973 ĝin senfunkciigis la putĉinto Augusto Pinochet

En la Ĉambron de Deputitoj laŭ ĝenerala baloto elektiĝas 120 deputitoj por ofictempo de kvar jaroj - 2 deputitoj po ĉiu el la 60 balotaj distriktoj.

la nova parlamentejo en la havenurbo Valparaiso, kie ekde la jaro 1990 daŭriĝas la demokratia tradicio

La parlamentejo ekde la jaro 1990 situas en la ĉilia havenurbo Valparaiso, proksimume 120 kilometrojn okcidente de la nacia ĉefurbo Santiago de Ĉilio.
La lastaj parlamentaj balotoj okazis la 13-an de decembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]