Ĉambro de Deputitoj de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kunsidejo de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado

La Ĉambro de Deputitoj de Kanado (angle House of Commons, france Chambre des Communes) estas unu el du ĉambroj de la parlamento de Kanado. Ĝi havas sian sidejon en la centra bloko de la parlamentejo sur la parlamenta monteto (Parliament Hill) en Otavo, Ontario, sur klifo 50 metrojn alta super la rivero Otavo kaj la kanalo Rideau. La ĉambro de deputitoj havas 308 membrojn, el kiuj ĉiuj reprezentas elektodistrikton, angle nomata riding respektive france circonscription électorale. Ili havas oficperiodon de maksimume 5 jaroj, foje pli mallongan se la guberniestro ĝenerala de Kanado reprezente de la monarko taskigas novelekton kaj la ĉefministro de Kanado sekve fiksas konkretan elektodaton.

la centra bloko de la parlamentejo, sidejo de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado