Ĉambro de la deputitoj (Julia monarkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kunsidejo de la Ĉambro de Deputitoj en 1843
plano de la kunsidejo

La Ĉambro de la deputitoj (france Chambre des députés) estis la nomo de la malsupra ĉambro de la franca parlamento en la epoko de la Julia Monarkio, de 1830 ĝis 1848. Ĝi sekvis la ĉambron de la deputitoj de la departementoj, france Chambre des députés des départements, kiu estigis per la ĉarto de 1814.

La ĉambro estis ĉiam elektita per voĉdonado laŭ la Konstitucia Ĉarto de la 14-a de aŭgusto 1830. La parlamentanoj estis elektitaj por kvin sinsekvaj jaroj; kondiĉoj nur estis havi 30 jarojn kaj pagi kontribuon de 500 francaj frankoj. La reĝo kunvokis la ĉambron ĉiun jaron; li povas plilongigi la ofictempon aŭ malfondi la ĉambron, sed en la dua kazo, necesis kunvoki novan elekton ene de tri monatoj.