Ĉangĝoŭo
Aspekto

| Ĉangĝoŭo | |
| ĉine 常州, pinjine Chángzhōu, angle Changzhou | |
| urba prefektujo | |
| Oficiala nomo: 常州 | |
| Lando | |
|---|---|
| Provinco | Ĝjangsuo |
| Historiaj regionoj | 4
|
| Riveroj | Jangzio, Granda Kanalo de Ĉinio |
| Situo | Ĉangĝoŭo |
| - alteco | 43,5 m s. m. |
| - koordinatoj | 31° 47′ 00″ N 119° 58′ 00″ O / 31.78333 °N, 119.96667 °O (mapo) |
| Areo | 1 864,0 km² (186 400 ha) |
| - de prefektujo | 4 385,0 km² (438 500 ha) |
| Loĝantaro | 4 591 972 (2010) |
| Denseco | 2 463,5 loĝ./km² |
| Estiĝo | 221 a.K. |
| Horzono | GMT (UTC+8) |
| Poŝtkodo | 213000, 213100 |
| Telefona antaŭkodo | 519 |
| Aŭtokodoj | 苏D |
| Retpaĝo: www.changzhou.gov.cn | |
Ĉangĝoŭo, aŭ Ĉanĝo (ĉine 常州, pinjine: Chángzhōu) estas prefektujnivela milionurbo en la provinco Ĝjangsuo de la Ĉina Popola Respubliko.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Ĉangĝoŭo havas loĝantaron de 4,5 milionoj (en la tuta prefektujo) en ĝiaj 5 distriktoj kaj 2 trianivelaj urboj. En la urbo mem loĝis en 2009 984.090 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela urbego situas ĉe la Jangzio apud ĝia riverdelto, unu el la plej riĉaj regionoj de Ĉinio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉangĝoŭo fondiĝis verŝajne dum la Qin-dinastio kaj fariĝas grava havenurbo post la konstruo de la Granda Kanalo de Ĉinio ĉirkaŭ 609 p.K. En komenco de la 20a jarcento, Ĉangĝoŭo fariĝis centro por teksaĵo-produktado, aparte kotono, ankaŭ nuntempe.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Changzou-a Esperanto-asocio (en esperanto)
- Changzou-a Esperanto-asocio Arkivigite je 2016-10-03 per la retarkivo Wayback Machine (en la ĉina)



