Ĉaojan

| Ĉaojan | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| duanivela urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 122000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 2 872 857 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 41° 35′ N, 120° 27′ O (mapo)41.57567120.44856Koordinatoj: 41° 35′ N, 120° 27′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 170 m [+] | ||||
| Areo | 19697,78 km² (1 969 778 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Ĉaojan, per simpligita ĉina skribo 朝阳, per tradicia ĉina skribo 朝陽, per pinjino Cháoyáng, laŭ mongola manuskripto ᠴᠤᠤᠶᠠᠩ estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ljaŭningo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo devenas de poemo trovita en unu el la plej malnovaj kolektoj de ĉina poezio kaj signifas: "matena suno". Konata kiel la "fosilia urbo" de Ĉinio, multaj gravaj paleontologiaj malkovroj estis trovitaj en Ĉaojan.

Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 872 857 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La milionurbo kuŝas sur ebenaĵo kaj montetaro sur areo 19 698 km² averaĝe 170 metrojn super la marnivelo. La teritorio konsistas el 7 dividoj. Ĉinhŭangdaŭo troviĝas 618, ĉefurbo Pekino 862, Ŝanhajo 1333 km laŭ [rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]
Tiu areo havas longan kaj riĉan historion. La malkovro de la pli ol kvinmil-jaraĝaj kulturaj ruinoj prezentis unu el la naskiĝlokoj de antikva ĉina kulturo. Ĝi estis deklarita prefektujnivela urbo en 1984.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La signifa agrikulturo produktas tritikon, maizon, fabon, terpomon, kotonon kaj fruktojn. La industrio havas pli ol 1 600 entreprenojn, kiuj fabrikas ŝtalojn, maŝinaron, tekstilojn, aŭtomobilojn kaj paperojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
Ĉaojan estas atingebla fervoje kaj voje, eĉ flughaveno funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela areo havas parte sufiĉe sekan, musonan humidan kontinentan klimaton, parte duonaridan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa, respektive BSk kun malvarmaj sed tre sekaj vintroj, sed varmaj, humidaj someroj; printempo kaj aŭtuno estas relative mallongaj. La jara averaĝa temperaturo estas 10 °C kaj varias inter 3-17 °C. Jare averaĝe pluvas 469 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iom, sed inter junio-aŭgusto pli ofte pluvas, inter novembro-marto apenaŭ estas precipitaĵo. La areo ricevas 2 748 horojn da brila sunbrilo ĉiujare.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- muzeo
- statuo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans










