Ĉapalaa Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉapalaa Lago
lago
Lago de Chapala (3).jpg
Oficiala nomo: Lago de Chapala
Lando Meksiko Meksiko
Subŝtato Ĥalisko, Miĉoakano
Alfluantoj
Supermara alteco 1 524 m s. m.
Longo 80 km (50 mi)
Larĝo 18 km (11 mi)
Profundo m
Volumeno 8 100 000 000 m3 (286 048 800 444 cu ft)
Areo 1 100 km² (110 000 ha)
Libera Ramsar-ejo [1]
Hidrografia mapo de Ĥalisko. "a" indikas Ĉapalaan Lagon
Hidrografia mapo de Ĥalisko. "a" indikas Ĉapalaan Lagon
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lake Chapala

Ĉapalaa LagoĈapala-Lago aŭ koncize Ĉapalao (hispane : Lago de Chapala) estas la plej granda meksika nesalakva lago [2] . Ĝi troviĝas en la komunumoj Chapala, Jocotepec, Poncitlán, kaj Jamay, en la subŝtato Ĥalisko, kaj en Venustiano Carranza kaj Cojumatlán de Régules, en Miĉoakano.

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la lago estas parto de la nesalakva tutmondaj 200-regiono "meksikaj altaĵaraj lagoj" kiu troviĝas en la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono.

En 2009 Ĉapalaa Lago estis agnoskata kiel Ramsar-ejo [3].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lago situas je 45 kilometroj sudoriente de Gvadalaharo, kaj troviĝas laŭ la limoj de Halisko kaj Miĉoakano, je altitudo de 1 524 metroj. Ĝiaj proksimumaj dimensioj estas 80 km orienten-okcidenten kaj 12,5 km norden-suden, kaj la lago kovras proksimuman areon de 1 100 km2 [4].

Ĝi estas neprofunda lago, kun averaĝa profundo de 4,5 metroj kaj maksimuma de 10,5.

Ĝi estas nutrata de la riveroj Lermao, Zulao, Huaraĉao, kaj Doŭro, kaj drenata de Santiago. Tiam la akvo fluas nordokcidenten en Pacifikan Oceanon.

La lago ankaŭ enhavas du insuletojn Isla de los Alacranes (la plej granda), Isla Mezcala kaj trian tre malgrandan insuleton apud Isla Mezcala nomata La Isla Menor.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Bildo de kvartalo de la urbo Chapala.
Satelitfoto de NASA.

La urbego Guadalaharo, fidis je Chapalaa Lago kiel precipa akvoresurso ekde la 1950-aj jaroj. Baldaŭ poste, kelkaj sinsekvaj jaroj da malmulta pluvokvanto rimarkinde malpliigis la akvonivelon de la lago. La nivelo revenis ĝis 1979, kiam la akvonivelo de Ĉapalaa Lago rapide ekmalpliiĝis pro pliiĝoj de la urbega akvokonsumo.

Erozio pro senarbarigo laŭ la lago same kiel laŭ Lermao kondukis al pliigita sedimentado de la lago, ankaŭ kontribuante al perdo de lagprofundo. La ŝrumpita profundo ankaŭ levis la averaĝan temperaturon de la lago, rezultigante pliigitan vaporiĝon.

Samtempe, la akvoj de Ĉapalaa Lago estis poluataj per urbaj, industriaj kaj agrikulturaj ruboj, venantaj precipe per Lermao. La pliigita ĉeesto de nutraĵoj de la poluo kombinata kun la pli varma akvo estis favoraj al invada specio, la akvohiacinto. Tiu ĉi plue pliseverigas la problemon de ŝrumpa lagprofundo pro sia propra konsumo de la akvo.

La pliiĝo en akvopoluado kunligita kun la pliigita ĉeesto de akvohiacinto havis neniigajn efikojn por la ekologio de la lago. La fiŝaro malpliigis rimarkinde kaj kelkaj endemiaj specioj (ekz. fiŝoj ordinarlingve konataj kiel "blankaj fiŝoj") estas kvazaŭ formortintaj. Poluita fiŝaro ankaŭ prezentas gravan minacon por la sano kaj vivrimedoj de homoj kiuj tute dependas de la fiŝkaptado [5].

La falo en la laga akvonivelo malkovrigis politikajn temojn kiuj estis kaŝitaj dum multaj jaroj. Ĝia rapida kadukiĝo kaŭzis maltrankvilon en la ĉirkaŭaj regionoj kaj en la scienca komunumo. Ĝi estis "la Minacata Lago de la Jaro" de la Monda Natur-Fonduso en 2004.

En 2007 kaj 2008, la nivelo de Chapalaa Lago pliiĝis draste, kvankam la niveloj ankoraŭ estas superendaj la nivelon en 1979, kiam la niveloj komencis trorapidan malkreskon [6]. Kvankam ĝi daŭre estas kondiĉigata de agrikulturaj, hejmaj, kaj industriaj fontoj de poluado, la faktaj niveloj de danĝeraj materialoj ne estis oficiale taksataj kun reguleco.

En 2010 la akvonivelo restis alta kaj la kvalito pliboniĝis pro akvopurigado laŭ Lermao. Ekde 2008 la akvo estis aprobata taŭga por homa uzo.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

La lago ankaŭ estas kriza vivejo por populacio de 20 000 da migrobirdoj, kiaj ekzemple la amerika blanka pelikano, kaj hejmo por miloj da indiĝenaj plantoj kaj bestoj. Ekzemple, en januaro 2011, birdumantoj registris 173 da birdospecioj [7].

La ejo gastigas endemiajn speciojn, el kiuj la plej karakterizaj estas fiŝospecioj kiaj Menidia contrerasi, Menidia sphyraena, Ictalurus dugesii, kaj Menidia promelas. Ĝi ankaŭ subtenas birdospeciojn kiajn la nordamerikan botaŭron (Botaurus lentiginosus) kaj la virginian ralon (Rallus limicola) kaj mamulojn kiajn Leptonycteris nivalis (kiropteroj), la tajasuon (Tayassu tajacu) kaj la minacatan pumon (Felis concolor).

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Satelitfoto de la ĉapalaa ĉirkaŭaĵo, 1994.

Estas multaj urboj laŭlonge de la lagoborde, inkludante Chapala, Ajijic, San Antonio Tlayacapan, Jocotepec, San Juan Cosala, Mezcala de la Asunción, Tizapan El Alto, La Palma kaj Ocotlán.

Dum la unua mondmilito, en 1915, norvegaj spekulistoj intencis igi luksoferian urbon de Chapala. Fervojo estis konstruota, kun apartaj ĉaroj por nigruloj kaj blankuloj. Aldone al la fervojo, la spekulistoj ankaŭ provizis per du motorŝipoj por trafiki al la aliaj urbetoj ĉe la lagbordoj. Luksa hotelo estis konstruota, same aŭtoklubo kun ligita kazino. Ampleksa [[digo], ok kilometrojn longa, devis provizi por sekaj terenoj por luksoloĝejoj. Kion la akciuloj en la firmao, "Compania di Fromento di Chapala" ricevis, estis nur fotoj de vagonoj kaj lokomotivoj.

En la lastaj jaroj, pro la milda domina klimato kaj alloga pejzaĝo, granda kolonio de emeritoj, inkluzive de multaj el Usono kaj Kanado, estas establintaj sin sur la lagbordo, precipe en la urbo Ajijic, situanta ĵus okcidente de la urbego Chapala.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

20°15′N 103°00′W  /  20.25°N, 103°U / 20.25; -103 (Ĉapalaa Lago)