Ĉapdosiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programado, ĉapdosiero[1] estas dosiero kies enhavon antaŭtraktilo enskribas en tekston de programo en tiun lokon, kie situas speciala direktivo (ekz-e {$I dosiero.inc} en Paskalo, #include <dosiero.h> en C).

Principe la enhavo de ĉapdosiero povas esti diversa, sed praktike oni uzas ilin por fiksi interfacojn inter partoj de plurmodula komputila programo, do ili entenas deklarojn de konstantoj, datumtipojn, variablojn, procedurĉapojn k.s.

Noto[redakti | redakti fonton]