Ĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la kapvesto. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Ĉapelo (apartigilo).
Ĉapeloj

Ĉapelo estas kapvesto el diversaj pli-malpli malmolaj materialoj kun randaĵo.

La uzo de kapvesto dependas ĝenerale de modo. La ĉapelo en multaj kulturrondoj simbolas, reprezentas socialan staton aŭ apartenon al ia grupo. La ĉapelon surmetas inoj kaj viroj, la junuloj apenaŭ. Ĝi estis, pli frue en la historio, neforgebla vesto ekster domo.

La vera funkcio de ĉapelo estis la protekto kontraŭ malvarmego aŭ varmego. Hodiaŭ oni uzas tiucele ofte ĉapon, kaptukon aŭ ŝilda ĉapo (basbala ĉapo).

La ĉapelo perdis sian signifon ekde la 1950-aj jaroj kiel ĝenerala kapvesto, same malaperis la ligitaj ĉapelfaristoj, ĉapelvendejoj, ĉapelskatoloj.

Partoj de vira ĉapelo: ĉavel-verto (supra parto), pren-kaveto (eble), ĉapelrubando, randaĵo, ĉapelranda bordero. Pliaj eblaj partoj de virina ĉapelo: ornamaĵoj kiel pluma duonkufo, duonlonga vualo, pinglo, sativo, birdoplomoj,

Inter la internacie konataj ĉapelportintoj, oni trovas la britan reĝinon Elizabeta la 2-a, kaj la svedan reĝinon Silvia.

Konata "ĉapelevento" estas la ĉevalkonkuro sur la reĝa ĉevalkonkura vego (PIV Supl.) en Ascot, ĉe kiu la ina publiko rivalas kun fantazioriĉaj ĉapelaj kreaĵoj. La viroj surportas plej ofte grauan cilindron (cilindran ĉapelon, bulĉapelon) al la evento.

Oni distingas inter alie:

Vidu ankaŭ