Ĉaperono (kapvesto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verŝajna memportreto de Jan van Eyck kun ĉaperono, portata kiel speco de turbano.

Ĉaperono (el la franca lingvo chaperon por "kufokapuĉo") estas kapvesto multportita dum la mezepoko. La kapuĉo etendiĝis ĝis la ŝultroj tiel ke la kapo kaj nuko de la portanto estis tute kovritaj; nur la vizaĝo estis malkovrita. La ĉamperono finiĝis malantaŭe sur la kapo en longa pinto kiel speco de pintĉapo.

Dum la frua periodo la ĉaperono antaŭ ĉio estis portata de malriĉaj homoj. Ekde la 14-a jarcento ankaŭ riĉaj homoj ekporrtis la kapveston, farita el pli luksa ŝtofo. Ekde la komenco de la 15-a jarcento la ĉaperono estis drapirita kiel speco de turbano sur la kapo. La pinto kaj la ŝultropeco fariĝis pli kaj pli longaj pliposte dum la mezepoko. Unue la ĉaperono estis rezervita nur por viroj, dum la malfrua periodo ankaŭ virinoj komencis porti ĉi tiun kapveston.

La Blankaj Ĉaperonoj estis iu speco de policanaro en Gento dum la 14-a kaj 15-a jarcento. La membroj portis blankan ĉaperonon kiel rekonilo. La anaroj de Bruĝo kaj Ipro tie respektive estis nomataj la Ruĝaj Ĉaperonoj kaj la Bluaj Ĉaperonoj.