Ĉarego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉarego por transporto de fojno en Rumanio
tradicia ĉarego por bareloj de biero en Germanio

Ĉarego estas duaksa, kvarrada veturilo tirata per tirbestoj, plej ofte unu aŭ pluraj ĉevaloj, uzata por transporto de varoj (transporto de personoj okazas per kaleŝo). Teknike, la ekzisto de antaŭa (kaj posta) risortoj diferencigas kaleŝon de ĉarego. La diferencigo de ĉarego al ĉaro kaj ĉareto (ekzemple aĉetĉareto aŭ manĉareto respektive ĉarumo) kompreneble rilatas al la grandeco kaj difiniĝas nur laŭ lingvaj kutimoj, kvankam klaras ke ĉareto neniam tiriĝas per tirbesto, sed moviĝas per homo, kaj ĉaro (ekzemple armea ĉaro de la antikva epoko) ne nepre devas esti duaksa. Tiel ekzemple la veturiloj, kiujn eŭropaj setlistoj uzis en la transporto de Norda Ameriko en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiuj nomatas tendoĉaro, facile povas esti komprenataj kiel subgrupo de ĉarego.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]