Ĉarlestono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cimbaloparo de ĉarlestono

Ĉarlestono estas ero de frapinstrumentaro. Oni distingas malferman kaj ferman ĉarlestonon.

Evoluo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Ĉarlestono komence estis pli malalta, tiel ke ne eblis ludi ĝin per bastonetoj. En la 1920-aj jaroj oni komencis konstrui ĝin pli alta. Nuntempa ĉarlestono konsistas el cimbalo-paro muntita horizonte sur starigilo kun pedalo. Ĉi tiu ebligas per risortotirilo malfermadon resp. fermadon per la maldekstra piedo ene de la frapinstrumentara aranĝo.

Strukturo kaj mekaniko de ĉarlestono povas varii. Ekzistas ĉarlestonaj mekanikoj, kiuj funkcias je rekta tiro – je ili la pedalo estas rekte ligita kun la risortotirilo. Altkvalitaj ĉarlestonoj alidirektas la piedoforton per rulaĵo sur la tirstangon. Ĉi tiuj konduksistemoj povas esti diversformaj kaj elŝanĝeblaj. Depende de la formo de la ĉenkonduko la ludsento ŝanĝiĝas kaj per tio la sono. La ludsento ankaŭ dependas de la risortoŝtreĉo de la tirilo, kiu je altkvalitaj aparatoj estas ŝanĝebla.

Mekaniko de ĉarlestono

Klasika ĉarlestono havas tri par-apogilajn gambojn kun gumigitaj piedoj. La piedoj ofte ankaŭ havas profilojn. Je pli modernaj variaĵoj ankaŭ nur du turneblaj piedoj kaj fundoplato de la pedalo garantias sufiĉan stabileco. Ĉi tiu dugamba versio aŭ almenaŭ turnebleco de la piedapogiloj estas necesaj, se krom la ĉarlestono la dua pedalo de duobla piedmaŝino por unuopaj bastamburoj havu sufiĉan spacon.

La supra el la du cimbaloj estas fiksita je la tirstango per kuplilo. Aankaŭ jen ekzistas diversaj formoj. Klasika kuplilo estas ŝraŭbata en la malfermaĵo kaj kondukata per la tirstango. Ĝi estas fiksita per ŝraŭbo. Faliga kuplilo estas uzata je la ludo per duobla piedmaŝino. Ĝi ebligas fermi la ĉarlestonon, se ambaŭ piedoj ludas la bastamburon. Faliga kuplilo havas levilon, kiu per bastoneta frapo malligas la ligon al la tirstango kaj faligas la supran cimbalon sur la malsupran. Per tio la ĉarlestono estas fermita ankaŭ sen uzado de la pedalo. Je piedfrapo sur la pedalon la hoko prenas la supran cimbalon, kaj la ĉarlestono funkcias kutimamaniere.

Songenerado[redakti | redakti fonton]

La fermado de la ĉarlestonaj cimbaloj per pedalo generas relative mallaŭtan sonon similan al tiu de kabaso („chick“). En tradicia ĵazo estas kutime, akcenti per ĝi la taktotempojn „2“ kaj „4“.

Moderna Muziko eluzas la multajn eblecojn, kiujn prezentas la frapado de la ĉarlestonaj cimbaloj per bastonetoj je samtempa uzado de la pedalo: Frapado generas je fermitaj cimbaloj delikatan sonon, je duonfermitaj pli malmildan kaj je malfermitaj laŭtan sonon kompareblan al tiu de krakcimbalo. Aparte interese sonas la frapado de la cimbaloj en malferma stato je tuja fermado, ĉar tio fortranĉas la finsonadon. Uzado de malferma ĉarlestono je neakcentitaj taktotempoj (kaj fermado je akcentataj) estas tipa por la stiloj regeo kaj diskludeja muziko.

Depende de dikeco kaj amplekso de la ĉarlestonaj cimbaloj ankaŭ la sono varias. Ju pli malgranda kaj dikaj la cimbaloj, des pli akra kaj hela ilia sono. La plej multaj ĉarlestonoj diametras inter 12 ĉis 15 coloj. Por atingi pli rapidan eliĝon de la aero inter la du cimbaloj je fermado de ĉarlestonoj kelkaj ĉarlestonaj malsupraj cimbaloj havas ondigitan randon. Ĉi tiun cimbalformon enkondukis Paiste. Aliaj produktantoj realigas tion per pluraj boraĵoj aŭ kavaĵoj („ReZo“ de Zildjian) en la malsupra cimbalo, sed ili pli kaj pli decidiĝas por ondigita rando de la malsupra cimbalo (ekz. „Air Wave“ de Sabian, „Mastersound“ de Zildjian aŭ „Soundwave“ de Meinl). Kutime la supra cimbalo estas pli malpezaj kaj maldiko ol la malsupra.