Ĉarlotkuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉarlotkuko

Ĉarlotkuko estas dolĉa kuko el pomoj, bakitaj en pasto. Klasika ĉarlotkuko estas franca dolĉa manĝo, kuirita el blanka pano, boligita kremaĵo, fruktoj kaj likvoro.

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Ovojn batmiksi kun sukero ĝis la tuta dissolvo, almiksi farunon, ĉion bone intermiksi. Pomojn tranĉi je kubetoj, elmeti ilin en bakformujon, anticipe ŝmirita per graso, kaj egalmezure superverŝi paston. Baki dum 30 minutoj ĉe temperaturo 180 °C. Pretecon de la ĉarlotkuko oni povas kontroli pere de dentopikilo aŭ alumeto: se dum enpiko en la kukon la pasto al ĝi ne algluiĝas, do la ĉarlotkuko estas preta.

Konsiloj[redakti | redakti fonton]

Etimologio de la nomo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj versioj de deveno de la nomo de la manĝo. Laŭ unu el ili tiun recepton estis proponita de la reĝino Ĉarlota, edzino de la reĝo de Britio Georgo la 3-a. Laŭ alia versio nomo de la deserto devenas de la malnovangla charlyt, kio traduke signifas manĝon, kuiritan el kirlitaj ovoj, sukero kaj lakto. En la 15-a jarcento en Anglio estis ankaŭ populara vianda manĝo kun la analoga nomo. Ankaŭ ekzistas romantika historio pri senespere enamiĝinta kuiristo, dediĉinta elpensitan de li la deserton al la damo de sia koro Ĉarlota.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]