Ĉartismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ribelo de Ĉartistoj
Afiŝo sciiganta la grandiozan Ĉartistan Asembleon la 10-an de aprilo 1848

Ĉartismo (angle Chartism) estis movado por socia kaj politika ŝanĝo en Britio dum la meza 19-a jarcento. En 1832, la brita parlamento aprobis la "Reform Act", balotadan leĝon kiu donis voĉrajton al la plejmulto de la vira meza klaso, sed ne al la laboristoj. William Lovett, en majo 1838, verkis cirkuleron titolitan "Ĉarto de l' popolo" kontraŭ tio. En la ĉarto estas ses postuloj: Universala balotado, voĉdono per balotkuponoj, egaleco inter balotaj distriktoj, ĉiujara voĉdono, pago al parlamentanoj kaj abolo de enklasigo laŭ rento por partopreno en parlamento.

La Ĉartismo estis la unua nacia laborista movado en la historio kaj helpis konkeron de laboristaj rajtoj. En 1833 aperis unua leĝo kiu limigis la labortempon de infanoj al 8 horoj tage. En 1842 oni malpermesis la laboron de virinoj en minejoj, en 1847 oni malpligrandigis la ĉiutagan labortempon al 10 horoj tage.

La Ĉartismo finiĝis ĉirkaŭ 1848, sed tre influis la postajn laborismajn movadojn kaj soci-ekonomikan penson, inkluzive marksismon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]