Ĉasteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alegorio al la Ĉasteco.

La termino ĉasteco, laŭ la komuna percepto, referencas al la kondiĉo de tiu kiu elektas abstini de la seksaj rilatoj, ekzemple pro etikaj kaj religiaj motivoj kaj/aŭ filozofiaj. Pro senca kunlimeco, la vorto povas esti uzata por aludi al la kondiĉo de virgeco, aŭ ankaŭ al la seksabstinado ĉu vola aŭ nevola (oni vidu ĉe zono de ĉasteco kaj ankaŭ kazoj pro nepra konduto ĉar temas pri sankialoj, soleco, malakompano ktp.).

Ĝi kuntrenas la rezignon al la uzo de la genereco por alia momento, kaze de geedziĝo, ĉu provizore aŭ laŭlonge de la tuta vivo pro celo al la superaj bonoj aŭ aliaj celoj.

En okcidento la ĉasteco estis ofte konceptita en hipokritecaj socitavoloj kiel ilo por kontroli la virinan seksecon: la respekto de tiu principo estis postulita al virino “honesta”, dum al la viro estis, praktike, konsentite havi seksajn sperton kun virinoj de modesta deveno aŭ kun prostitutinoj. Hodiaŭ la konceptoj, kaj la kondutoj, multe ŝanĝiĝis, jen pro la enkonduko de medicinaj sistemoj kiuj malhelpas la koncipon jen ankaŭ pro la malpliiĝo de la ĉasteco taksata kiel virina valoro.

Historia skizo[redakti | redakti fonton]

La vorto “ĉasteco” devenas el la latina castitas, abstrakta nomo responda al "castus" kun signifo de pura.

Antikajn tempojn la valoro de la ĉasteco pasadis, en Grekio kaj poste en la klasika mondo, tra la debato pri la uzado de la sekso kun infanoj: aparte Sokrato estis subtenanto de “ĉastaj” pederastaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj; Platono, kiu transdonis multajn tiutipajn instruaĵojn al la estontaj homoj, tiom insistis en tiuj “ĉastaj” (do ne karnaj, seksaj) rilatoj ke oni devenigu la nocion de "platona amo" kiel speciala tipo de ĉasteco.

Pro la diversaj malpermesoj pri tiuspecaj seksaj intimaj rilatoj en la abrahamaj religioj, (Judismo, Kristanismo kaj Islamismo devenantaj el la mosea Dekalogo, la termino praktike etendiĝas al personoj de ĉiuj sociaj statoj en ĉiuj cirkonstancoj.

Ĉasteco en la religioj[redakti | redakti fonton]

Ĉasteco kiel virto[redakti | redakti fonton]

Tradicie seksaj agoj estis malpermesitaj ekstere de la geedziĝo flanke de jud-kristanismo kaj islamismo, kaj juĝataj pekaj. Inter la agoj tradicie juĝataj kontraŭaj al la ĉasteco, kun malsamecoj inter la diversaj kredoj, oni povas citi ekzemple: Sinmasturbado, ĝuado de pornografiaj verkoj, koito dummenstruaj periodoj, midzado, anusa seksumado, adulto, fornikado kaj aliaj agoj taksataj voluptamaj, kaj tiel plu ĝis puni kiel krimon la stupron.

La malpermeso pri iuj el tiuj agoj troveblas rekte en la tekstoj de la Biblio kaj Korano, aliaj kiel la malpermeso pri la artefarita kontraŭcipo, estas derivaĵoj el la tradicio kaj, fakte, ili ne estas same jŭĝataj ĉe la diversaj kristanaj konfesioj.

Ĉasteco dum fianĉiĝa periodo[redakti | redakti fonton]

Diversaj protestantaj konfesioj (kun diversaj esceptoj), la eklezioj katolika kaj ortodoksa malaprobas ĉiujn seksrilatojn antaŭgeedzigajn. La motivo rezidas en la opinio ke la seksa rilatoj postulas ligilon definitive esprimitan, en kristana lingvaĵo, “esti unu karno”. Konsiderinte, tamen, la kutima tro longa fianĉiĝa periodo, iuj kristanaj teologoj proponis eblajn esceptojn, sed tio estis kondamnita de la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Ĉasteco en geedziĝo[redakti | redakti fonton]

La seksa intimeco inter la geedzoj ene de la geedziĝo estas ĝenerale konsiderata ĉasta ĉe ĉiuj kristanaj konfesioj, kvankam kun distingoj. Iam oni konsideras ĝin malĉasta se ne celas nur la koncipiĝon kaj serĉas ankaŭe aŭ anstataŭe la simplan plezuron.

Seksabstinado[redakti | redakti fonton]

La virgeco, konsiderata kiel fizika stato estis ofte juĝata postulo por iuj religiaj ceremonioj, aparte por sacerdotoj kaj sacerdotinoj: vestaloj en Romio estis devigataj ĝis la aĝo de 40 jaroj virgece servi al Templo. La senedzeco (aŭ konsekro al la virgeco) estas kutime referencata al la klerikaro de iuj kristanaj konfesioj aŭ al institutoj de konsekrita vivo, estas voto per kiu la votanto promesas vivi sen seksaj ĝuadoj ene kaj ekstere de geedziĝo. La voto de ĉasteco povas esti evangelia konsilo ankaŭ por la laikoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kristanaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Islamaj vidpunktoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]