Ĉatobriando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉatobriando

Ĉatobriando estas bifsteko de pli ol 200 gramoj. La bifsteko estas tranĉita el la supra parto de senmembranigita bovlumbaĵo kaj batita aŭ platigita ĝis dikeco de iom pli ol 3 cm.

La nomo venas de François René de Chateaubriand, franca verkisto kaj politikisto. La kuiristo de la vicgrafo de Chateaubriand verŝajne por la unua foje preparis tian bifstekon.