Ĉeĝu (urbo)
Ĉeĝu | |||
---|---|---|---|
Urbopanoramo en Ĉeĝu
| |||
Flago | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 435 413 (2012) [+] | ||
Loĝdenso | 445 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 31′ N, 126° 31′ O (mapo)33.509722222222126.52194444444Koordinatoj: 33° 31′ N, 126° 31′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 977,8 km² (97 780 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĉeĝu (koree 제주시 ĉeĝusi, laŭ latinaj literoj Jeju-si, laŭ ĉinaj literoj 濟州市) estas mara havenurbo, universitata urbego (ekde 1955) en Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la samnoma provinco kaj insulo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 978 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 435,413 (2012)
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: +82 64-7xx
- Horzono: UTC+9
- 33° 30′ 35″ N 126° 31′ 19″ O / 33.50972 °N, 126.52194 °O (mapo)
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĉeĝu situas en la suda parto de la lando for de la kontinento en mara insulo. Seulo troviĝas 456 km [1].
Historio[redakti | redakti fonton]
La areo de la hodiaŭa Ĉeĝu estas iomete restaĵoj ekde jam antaŭ la registrita historio. La urbo estis tre longe ĉefurbo de sendependa reĝlando, ankaŭ komerca kaj kultura centro da la insulo. La haveno en 1913 iĝis komerca haveno. La urbo kreskis sufiĉe rapide ekde la 1970-aj jaroj. "Nova Ĉeĝu" estis kreita antaŭ kelkaj jardekoj. La pajlategmentaj konstruaĵoj, kiuj estis oftaj ĉie ĝis la 1970-aj jaroj iom post iom malaperis. Ĉeĝu estis apartigita la distrikto en 1955. Tamen, en 2005 la balotantoj aprobis proponon kunfandi la urbon kun la distrikto. Tiu ŝanĝo estis farita en la sekva jaro.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Ĉeĝu pro la geografis situo estas signifa turisma celloko, feriejo. En 2011 preskaŭ 10 milionoj da pasaĝeroj flugis inter Seulo kaj Ĉeĝu, tio apartenas al la plej trafikaj aeritineroj en la mondo. Alvenas turistoj ankaŭ el Japanio kaj Ĉinio ĉiun jaron.
La urbego estas ĉirkaŭita de oranĝaj kaj mandarinbienoj. Krom tio en la urbego okupiĝas pri diversaj produktoj de nutraĵoj, trinkaĵoj.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
Ĉeĝu havas internacian flughavenon kaj maran havenon. En la insulo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Ĉeĝu havas humidan subtropikan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C. Januaro estas la plej malvarma monato, aŭgusto la plej varma. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,498 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed dum la pluva sezono (inter junio-septembro) pli ofte.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Muzeoj pri historio kaj komputiloj
- Botanika Ĝardeno
- restaĵo de fortikaĵo
- lumturo Dragono
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Gujlin, Ĉinio
Janĉĵou, Ĉinio
Kunŝan, Ĉinio
Lajĉĵou, Ĉinio
Hunĉun, Ĉinio
Rueno, Francio
Loreley komunumoj, Germanio
Kvartalo Arakaŭa, Japanio
Beppu, Japanio
Sanda, Japanio
Ŭakajama, Japanio
Santa Rosa (Kalifornio), Usono
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- WikiTrans
- [2]