Ĉeĥlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉeĥa Vikipedio)
Ĉeĥlingva Vikipedio
Retadreso cs.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo ĉeĥa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 1-a de decembro 2023
Artikolnombro 536 091
Profundeco 50.7
Paĝoj 1 503 584
Redaktoj 23 389 338
Uzantoj 641 261
Aktivaj uzantoj 2 456
Administrantoj 33
Dosieroj 1
vdr

La Ĉeĥa Vikipedio (ĉeĥe Česká Wikipedie) estas la eldono de Vikipedio en la ĉeĥa lingvo.

Historio de fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis unue lanĉita la 3-an de majo 2002, sed tiam kun anglalingva interfaco kaj sen artikoloj kaj aktiva redaktantaro. Unua administranto de la Ĉeĥa Vikipedio estis ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu nur kelkajn tagojn antaŭe dum la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice renkontiĝis kun usona esperantisto Chuck Smith kaj je lia instigo tradukis el esperanto en la ĉeĥan longan tekston por la ĉefpaĝo.[1] "La tekston mi sekve sendis al alia usona esperantisto Brion Vibber. Tiu alŝutis la tekston en Vikipedion kaj mi nur poste vidis, ke iujn aferojn mi tradukis malbone kaj mi petis Brion pri korekto. Li donis al mi la rajton miajn erarojn korekti kaj tiel mi fariĝis "administranto", tute sen voli korekti iun alian."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Česká Wikipedie en la ĉeĥa Vikipedio.

  1. Hlavní strana, Česká Wikipedie, 2002-11-17

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]