Ĉeĥa erinaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kelke da ĉeĥaj erinacoj
Berlina muro kun vico da betonaj erinacoj, Liesenstraße/Gartenstraße (1980)

Ĉeĥa erinaco (ekzemple en la germana Tschechenigel) (ĉeĥe nomata Rozsocháč) estas efika statika ŝtala kontraŭtanka obstaklo uzata ekde la 1930-aj jaroj. Sub nomo ĉeĥa erinaco ĝi estis dum la dua mondmilito uzata fare de armeoj de plimulto de ŝtatoj de ambaŭ batalantaj flankoj kaj ĝi estas uzata ĝis hodiaŭ. La ĉeĥa erinaco estas tre efika kontraŭtanka obstaklo. Ĝi konservas sian funkcion eĉ dum renversiĝo pro tre proksima eksplodo. Ĝi rezistis ankaŭ al longdaŭra efikado de infanteriaj armiloj. En kunigo kun pikdrato ĝi donis ankaŭ defendon kontraŭ sturmanta infanterio, sed al tiu post alproksimiĝo donis partan kovron antaŭ pafado de defendantoj. Ĝi estiĝis per pliperfektigo kaj evoluo surbaze de drata obstaklo nomata hispana rajdisto, uzata jam ekde la mezepoko.

La ĉeĥa erinacoj estis uzataj grandamplekse en ĈSR dum konstruado de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj en regiono de Sudetio. La industrie produktata tipo estis fare de la armeo elektita surbaze de multaj provoj. Post Munkena interkonsento kaj konkero de la resto de Ĉeĥoslovakio ĉiujn ekzistantajn erinacojn prenis germana Wehrmacht. La ĉasakiritaj erinacoj estis uzitaj por la germanaj fortikaĵoj kaj grandnombre estis produktataj novaj. Germanoj uzis ilin eĉ por sekurigo de Atlantika muro, ekzemple sur strando Omaha.

La ĉeĥaj erinacoj sur strando en Pas-de-Calais en aprilo de 1944

La ĉeĥaj erinacoj trovis grandan uzon dum la dua mondmilito eĉ en Sovetunio. Ĉi tie ili estis produktataj el ĉiu alirebla masiva metala materialo, ekzemple el reloj, iam eĉ el ligno. Dum bataloj en stratoj de urboj estis ilia uzo efektiva, ununura erinaco povis bloki la tutan straton. Pli poste tiu ĉi speco de kontraŭtanka obstaklo uzita eĉ sur limoj de Germana Demokratia Respubliko kaj en interzono de Berlina muro. Ekzistis ankaŭ betonaj versioj.

Teknikaj indikoj de tipoj produktataj en ĈSR[redakti | redakti fonton]

Temas pri tri egallateraj anguliloj kun dimensioj 140 × 140 × 13 milimetroj kaj longeco 1800 mm kunigitaj en triangulan krucon kreanta aksojn de okedro. La anguliloj estis kunigitaj helpe de kunigaj ladoj per ŝraŭboj kaj nitoj. Ekzistis ankaŭ versioj velditaj. La unuaj du anguliloj estis kunigitaj en krucon kaj la tria transverse estis alŝraŭbita al la kuniglado per metraj ŝraŭboj M 20. Kaŭzo estis pli facila transporto de tiel ĉi dismetita obstaklo. Sur la finaĵoj de ĉiuj anguloj estis alvelditaj dikmuraj piedoj kontraŭ enprofundiĝo en la grundon kaj ankaŭ entranĉo, kiu servis por kapti pikdraton. Se submetaĵo estis betono, la elementoj povis alkankritaj al ĝi tra aperturoj kun diametro 40 mm en piedoj. La maso de la tuta konstruo estis 198 kg. La anguloj de pli posta varianto de la ĉeĥa erinaco estis pli longaj je 300 milimetroj, la maso de tiu ĉi versio plialtiĝis al 240 kg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harry Lippmann Yannick Delefosse: Panzersperren und andere Hindernisse. IBA, Kolonjo 1987 (IBA-Informationen, Sonderheft 13)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]