Ĉeĥa kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeĥa kuirarto, parenca kun la germana kaj aŭstria, estas bazita sur mezeŭropaj grenoj, legomoj, fruktoj kaj bredataj bestoj, precipe porkoj, bovoj, kokidoj, anseroj, anasoj kaj kunikloj.

Ĉeĥoj amas precipe la porkan viandon, bieron, diversajn farunaĵojn (knedlikoj, kukoj), kazeon, muelitan papavon kun sukero, prunan marmeladon kaj prunan brandon (slivovico).

Tipa ĉeĥa tagmanĝo konsistas el supo, ĉefa plado (viandopeco kun knedlikoj, terpomojrizo), deserto (kukokompoto) kaj trinkaĵo (limonado, biero aŭ vino).

Kiel nacia ĉeĥa manĝo estas konsiderata vepřo-knedlo-zelo (porkaĵo-knedliko-brasiko), sed ankaŭ dolĉaj knedlikoj (farĉitaj per prunojabrikotoj aŭ pruna marmelado) kaj ĉeĥaj buĥtoj (ortangula pufa kuko farĉita per kazeo, sukerita papavo aŭ pruna marmelado). Unuopaj regionoj havas lokajn specialaĵojn. Naciaj trinkaĵoj estas biero, slivovico, beĥer-brando, en suda Moravio ĉefe vino.

La klasikan ĉeĥan kuirarton registris en sia libro Domácí kuchařka (Hejma kuirlibro) la patriotisma verkistino el la tempo de nacia revekiĝo Magdaléna Dobromila Rettigová (1785-1845), kies aliaj verkoj (moraligaj rakontoj por knabinoj) jam estas forgesitaj, sed la kuirlibro estas daŭre populara.

UEA eldonis en 1958 kvarlingvan Gastronomian Terminaron (Esperanta, angla, ĉeĥa kaj franca) verkita de la ĉeĥo Erhard Urban.

Ekzemplo de tipa ĉeĥa manĝaĵo estas la bakaĵo Buĥto.