Ĉeĥa radio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥa radio
emblemo
publika elsendanto
Komenco 1-a de januaro 1992 vd
Antaŭe Ĉeĥoslovaka Radio vd
Geografia situo 50° 4′ 43″ N, 14° 26′ 4″ O (mapo)50.0786111114.43444444Koordinatoj: 50° 4′ 43″ N, 14° 26′ 4″ O (mapo)
Lando(j) Ĉeĥio vd
Sidejo Prago
Ĉeĥa radio (Prago)
Ĉeĥa radio (Prago)
DEC
Ĉeĥa radio
Ĉeĥa radio
Map
Ĉeĥa radio
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd
Posedatoj Radioservis vd
Agokampo radiofonio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĉeĥa radio (ĉeĥe Český rozhlas, mallongigo ČRo) estas ĉeĥa radiostacio de publika juro. Ĝia antaŭinto, la Ĉeĥoslovaka radio, komencis eksperimente elsendadi en la jaro 1923, oficiala elsendado komenciĝis en la jaro 1926.

La stacio ludis signifan rolon en la moderna nacia historio de Ĉeĥoslovakio, ĉefe antaŭ la disvastiĝo de televido (precipe dum la liberiĝado de la nazioj en majo 1945 kaj ankaŭ dum la okupacio fare de la sovetoj en 1968). En tiuj tempoj radio estis por la civitanoj la ĉefa fonto de informoj kaj la momenta reganto de la radio fakte decidadis, kion la homoj ekscios pri la okazantaj eventoj kaj kion ne.

Nuntempe la Ĉeĥa radio okazigas dissendojn per 4 tutŝtataj stacioj kaj preskaŭ en ĉiuj regionoj ekzistas ĝia speciala regiona radiostacio. Samtempe ĝi kontribuas al la eksperimenta cifereca radia elsendado kaj elsendado eksterlanden.

La unuopaj "programoj" (fakte apartaj stacioj) de la Ĉeĥa radio estas:

  • ČRo1 Radiožurnál (Radioĵurnalo) – la "moderna informa radio"
  • ČRo2 Praha (Prago) – la "generacia" radiostacio
  • ČRo3 Vltava (Vultavo) – stacio fokusiĝanta al kulturo
  • ČRo4 Radio Wave
  • ČRo6 (antaŭe nomiĝis Svobodná Evropa = Libera Eŭropo) – publikigista radistacio
  • ČRo7 Radio Praha (Radio Prago) – elsendado eksterlanden

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]