Reĝlando Bohemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉeĥa reĝlando)
Reĝlando Bohemio
1198 – 1918

historia lando • Landopartoj de Aŭstrio-Hungario • ŝtato de Sankta Romia Imperio • administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Reĝlando BohemioRegno de Bohemio, foje ankaŭ referita kiel la Ĉeĥa Regno[1][2] (ĉeĥe české království, germane Königreich Böhman, latine Regnum Bohemiae), estis historia ŝtato situanta en la regiono Bohemio en Mezeŭropo, kiu ekzistis de 1198 ĝis 1918 kaj kies teritorio estas nuntempe inkludita en la nuntempa Ĉeĥio. Ekde 1348 al ĝi estis ligitaj pluraj najbaraj regnoj en la Krono de Bohemio. Dum sia pinto, ĝi havis ankaŭ partojn de nuna Aŭstrio, Germanio, Hungario, Italio, Pollando, Slovakio, Slovenio kaj Ukrainio (por Zakarpackaja Oblasto). Ĝi estis regno en la Sankta Romia Imperio, kaj la reĝo estis princo-elektisto de la imperio ĝis ĝia dissolvo en 1806. Multaj reĝoj de Bohemio estis ankaŭ elektitaj Imperiestroj de la germanlingva Sankta Romia Imperio. Ĝia ĉefurbo Prago estis efektive la centro de la Sankta Romia Imperio en la fino de la 14-a jarcento, kaj ĉe la fino de la 16-a kaj komenco de la 17-a jarcento. De 1526, la regno estis ade regita fare de la Habsburgoj kaj ĝia posteula domo Habsburgo-Loreno.

Post la dissolvo de la Sankta Romia Imperio, la teritorio iĝis parto de la pli granda Aŭstra Imperio de la Habsburgoj, kaj poste de la Aŭstri-Hungara Imperio de 1867. Bohemio retenis sian nomon kaj formalan statuson kiel aparta Regno de Bohemio ĝis 1918, konata kiel kronregiono ene de la Aŭstri-Hungara Imperio, kaj ĝia ĉefurbo Prago estis unu el la gvidaj grandurboj de la imperio. En la lastaj jaroj de Aŭstrio-Hungario, Bohemio estis la plej progresinta de la imperio kaj ekonomie prospera kronregiono. La ĉeĥa lingvo (nomita foje la bohema lingvo en populara uzokutimo ĝis la 19-a jarcento) estis la ĉeflingvo de la dieto kaj la nobelaro ĝis 1627 (post kiam la ĉeĥoj perdis la Tridekjaran Militon). La germana tiam fariĝis formale egala kun la ĉeĥa kaj poste triumfis kiel la lingvo de la dieto ĝis la ĉeĥa nacia reviviĝo en la 19-a jarcento. La germana ankaŭ estis vaste utiligita kiel la lingvo de administracio en multaj urboj post kiam germanoj enmigris kaj loĝis kelkajn areojn de la lando en la 13-a jarcento. La reĝa tribunalo uzis la ĉeĥan, latinan, kaj germanan lingvojn, depende de la reganto kaj periodo.

Sekve de la malvenko de la Centraj Potencoj en la Unua Mondmilito, kaj la regno kaj la imperio estis dissolvitaj. Bohemio iĝis la kerna parto de la lastatempe formita Ĉeĥoslovaka Respubliko.

Regantoj de Bohemio[redakti | redakti fonton]

Vidu: Listo de regnestroj de Bohemio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bradshaw, George. (1867) Bradshaw's illustrated hand-book to Germany.
  2. Chotěbor, Petr. (2005) Prague Castle : Detailed Guide, 2‑a eldono, Prague: Prague Castle Administration, p. 19, 27. ISBN 80-86161-61-7.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bobková, Lenka. (2006) 7. 4. 1348 – Ustavení Koruny království českého: český stát Karla IV. (Founding of the Crown of Bohemian Kingdom: Czech State of Charles IV) (Czech). Praha: Havran. ISBN 80-86515-61-3.
  • Agnew, Hugh LeCaine. (2004) The Czechs and the Lands of the Bohemian Crown. Stanford: Hoover Institution Press. ISBN 0-8179-4492-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]