Antaŭafiksoj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉef-)
Saltu al: navigado, serĉo

Antaŭafikso (prefikso) estas afikso, kiu estas antaŭmetita al alia morfemo, kreante novan signifon.

En Esperanto, la limo inter veraj kaj ŝajnaj antaŭafiksoj estas nebula, ekzemple prepozicioj estas ofte antaŭafiksece uzataj: "antaŭ+metita". Aliflanke ankaŭ la "veraj" antaŭafiksoj povas memstari: ekse, praa.

Oficialaj antaŭafiksoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La oficialaj antaŭafiksoj en Esperanto estas: bo-, ĉef-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-.[1]

bo-[redakti | redakti fonton]

Antaŭafikso bo- havas signifon "parenceco pro geedziĝo".

bo- aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN-vortoj:

  • patro → via bopatro = la patro de via edz(in)o
  • filo → via bofilo = la edzo de via filino
  • frato → via bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via fratino, la edzo de fratino de via edz(in)o

ĉef-[redakti | redakti fonton]

Antaŭafikso ĉef- havas signifon "la plej grava, la plej altranga". Ĝi montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:

  • urbo → ĉefurbo = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.
  • parto → ĉefparto = la plej grava parto de io

dis-[redakti | redakti fonton]

Antaŭafikso dis- havas signifon "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen". Ĝi estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.

Ĉe mova vorto dis- montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj:

  • iri → disiri = iri for en malsamaj direktoj
  • kuri → diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
  • sendado → dissendado = sendado for en pluraj direktoj

Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, dis- plifortigas tiun signifon:

  • ŝiri → disŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn
  • rompi → disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
  • pecigi → dispecigi = pecigi kaj dismeti

Iafoje oni uzas dis- ĉe vorto kun signifo kuniga, kompaktiga, ferma k.s. dis- tiam forigas la kunigan signifon aldonante anstataŭe disigan signifon. dis- tiam funkcias same kiel mal-:

  • faldi → disfaldi = malfaldi
  • sigeli → dissigeli = malsigeli, rompi sigelon
  • volvi → disvolvi = malvolvi, etendi plata ion volvitan, iom post iom kreskigi aŭ evoluigi

El tiuj lastaj dis-vortoj nur disvolvi estas ofta, kaj nur en sia figura signifo “iom post iom kreskigi aŭ evoluigi”. Tia figura disvolvi estas akceptebla, sed en aliaj okazoj oni prefere uzu MAL: malfaldi, malsigeli k.t.p.

ek-[redakti | redakti fonton]

Komenco de daŭra aŭ momenta procezo:

  • ami → akami = komenci ami
  • lerni → eklerni = komenci lerni
  • krii → ekkrii = komenci krii
  • de → ekde = komence de

eks-[redakti | redakti fonton]

Antaŭafikso eks- havas signifon "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". eks- estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:

  • reĝo → eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo
  • ministro → eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro
  • edzo → eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo

Ĉe besta vorto eks- havas la specialan signifon “kastrita”:

  • bovo → eksbovo = kastrita bovo
  • virkato → eksvirkato = kastrita virkato
  • ĉevalino → eksĉevalino = kastrita ĉevalino

ge-[redakti | redakti fonton]

Per la antaŭafikso ge- oni donas ambaŭseksan signifon al vorto en pluralo.

  • En la kazo de vira radiko, ge- estas necesa por indiki miksitan grupon (ĉeesto de ambaŭ seksoj).
  • Se la radiko estas neŭtra, oni uzas ge- nur se oni volas emfazi, ke fakte ambaŭ seksoj ĉeestas.
  • Ĉe parencovortoj ge- montras ankaŭ inter-parencecon; ekzemple "gepatroj" kutime estas ne simple iu patro kaj iu patrino, sed havas komunan idon.

ge- povas ankaŭ esti radiko en si mem: gea = rilata al ambaŭ seksoj.

Kun inaj radikoj oni kutime ne uzas la prefikson ge-.

mal-[redakti | redakti fonton]

mal- ŝanĝas la signifon de vorto al la rekta kontraŭo. Ĝi estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj rekta kontraŭo ekzistas.

mal- estas plej ofte uzata ĉe vortoj kun eca, kvalita, aŭ grada signifo:

  • bona → malbona
  • granda → malgranda
  • feliĉa → malfeliĉa
  • pli → malpli
  • plej → malplej

mal- estas uzebla ankaŭ ĉe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:

  • fermi → malfermi
  • antaŭ → malantaŭ
  • antaŭen → malantaŭen
  • simetrio → malsimetrio

mal- estas uzebla ankaŭ ĉe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontraŭo:

  • amiko → malamiko
  • lumo → mallumo

mis-[redakti | redakti fonton]

Antaŭafikso mis- havas signifon "erareco, malĝusteco, malboneco". Ĝi ĉiam montras manieron aŭ econ de tio, kio staras poste. La prefikso mis- estis oficialigita en 1929.

  • kalkuli → miskalkuli = kalkuli erare
  • kompreni → miskompreni = kompreni erare
  • skribi → misskribi = skribi erare

pra-[redakti | redakti fonton]

pra- montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima en pasinteco:

  • tempo → pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
  • homo → prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
  • arbaro → praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo

re-[redakti | redakti fonton]

Antaŭafikso re- havas signifon "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe; denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe; fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia maniero". Ĝi estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:

  • veni → reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe
  • doni → redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion
  • pagi → repagi = pagi ion al tiu, kiu antaŭe posedis tion
  • brilo → rebrilo = brila speguliĝo
  • vido → revido = la ago denove vidi ion, kion oni antaŭe vidis

Neoficialaj antaŭafiksoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La neoficialaj antaŭafiksoj en Esperanto estas:

afro-, anti-, arĥi-, aŭdio-, aŭto-, bio-, des-, eko-, eŭro-, hiper-, infra-, ko-, kver-, makro-, mini-, mono-, pre-, proto-, pseŭdo-, retro-, san-, semi-, stif-, tele-, termo-, ultra-, video-.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]