Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa ŝtatarĥivo
arkivo • regional archive
Geografia situo 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 55″ O (mapo)50.98154211.331891Koordinatoj: 50° 58′ 54″ N, 11° 19′ 55″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Vajmaro
Adreso Marstallstraße 2, 99423 Weimar
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro) (Turingio)
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro) (Turingio)
DEC
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro)
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro)
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Ĉefa ŝtatarĥivo (Vajmaro)
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĉefa ŝtatarĥivo (germane Hauptstaatsarchiv Weimar) en Vajmaro, Germanujo, estas la ministeria matrikuldeponejo de la Liberŝtato Turingio kaj la arĥivo de la centraj oficejoj de la Duklando Saksio-Vajmaro kiel ankaŭ de la ernestidaj antaŭulaj teritorioj. Ekde la 13.7.2016 ĝi estas sekcio de la Landa arĥivo de Turingio, kiu estas rekte submetata je la Turingia ŝtata kancelerio.

Enhavoj kaj situoj[redakti | redakti fonton]

Estante la plej grandaj inter ses turingiaj ŝtatarĥivoj ĝi konservis ne tute 30 km da bretar-kilometroj da dokumentoj, oficejlibroj, aktoj, desegnaĵoj, tracaĵoj kaj elektronikaj kaj aliaj memorigiloj kaj datenbankoj el undek jarcentoj da germana historio.

La arĥivejo dividiĝas je du lokoj vajmaraj:

La Ĉefa ŝtatarĥivo kun arĥivaĵoj ĝis 1920
La iama ĉevalejo kun stokoj ekde 1920
  • Hauptstaatsarchiv am Beethovenplatz, kiu estas parto de Ilm-parko, konstruitis inter 1883 ĝis 1884 kiel arĥiva ĝeneraluzejo fare de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. La havaĵoj tiej ampleksas ĉion ĝis la jaro 1920-a.
  • La iama ĉevalejo (Marstall) estas triala kaj duetaĝa novrenesanckonstruaĵo kiu starigitis inter 1873 kaj 1878, ankaŭ laŭ planoj de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan. Oni uzis ĝin kiel kortegan postan stalon kaj kurierstacion. Post la fondo de la Lando Turingio (1920-1952) ĝi estis sidejo de la ministerioj pri popola edukado kaj justico. Dum la [[nazioj]nazia]] tempo estis tie la sidejo kaj la prizono de la loka filio de la kaŝpolico Gestapo. En niaj tagoj surlokas la havaĵoj de post 1920 kaj legada salono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino arĥiva estis en Vajmaro en 1547 kiam la ernestidoj de la Dinastio Wettin starigis sian rezidejon ĉi tie. Antaŭulaj estis la Komuna ĉefarĥivo de la saksia-ernestida dinastiaro kaj la Centra arĥivo de la ernestida dukujo Saksio-Vajmaro kiel ankaŭ la Grandduka doma arĥivo. Por la en 1920 fondita lando Turingio estis la vajmara ŝtatarĥivo la ĉefa landa arĥivo, kiu responsis surbaze de arĥiva ordigo de 1932 por ĉiuj centraj landaj oficejoj kaj la submetitaj institucioj en la urboj Jena kaj Vajmaro kaj krome en la landaj distriktoj de Stadtroda kaj Vajmaro. Post la abolicio de la lando en 1952 ĝi estis ĝis 1990 responsa nur por la distriktaj administraĵoj kaj ŝtataj entreprenoj de la GDR-distrikto Erfurto. Fundamento leĝa de la hodiaŭa arĥivo estas Archivgesetz des Freistaates Thüringen de 1992.

Estroj, sekciestroj kaj arĥivistoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Estroj:

  • 1926–1934 Armin Tille
  • 1934–1958 Willy Flach
  • 1958–1973 Hans Eberhardt
  • 1973–1990 Gottfried Börnert
  • 1991–2008 Volker Wahl
  • 2008–2016 Bernhard Post (unue komisiitulo, ekde aprilo 2009 direktoro, ekde julio 2016 estro de la Landa arĥivo turingia)

Sekcistroj de la sekcio en la Landa arĥivo turingia:

Arĥivistoj:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Leesch: Die deutschen Archivare 1500–1945. Band 1: Verzeichnis nach ihren Wirkungsstätten. Saur, München u. a. 1985, ISBN 3-598-10530-4.
  • Thüringer Archivarverband (Hrsg.): Lebensbilder Thüringer Archivare. Rudolstadt 2001, ISBN 3-00-007914-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]