Ĉefa Placo de Salamanko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa Placo de Salamanko
placokonstruaĵo • porticoed square • monumento [+]

LandoHispanio
Aŭtonoma komunumoKastilio kaj Leono

SituoSalamanko
- koordinatoj40° 57′ 54″ N, 5° 39′ 51″ U (mapo)40.965-5.6641Koordinatoj: 40° 57′ 54″ N, 5° 39′ 51″ U (mapo)
Areo0,01 km² (1 ha) [+]

Ĉefa Placo de Salamanko (Kastilio kaj Leono)
Ĉefa Placo de Salamanko (Kastilio kaj Leono)
DEC
Ĉefa Placo de Salamanko
Ĉefa Placo de Salamanko

Ĉefa Placo de Salamanko (Hispanio)
Ĉefa Placo de Salamanko (Hispanio)
DEC
Ĉefa Placo de Salamanko
Ĉefa Placo de Salamanko
Map
Ĉefa Placo de Salamanko
Vikimedia Komunejo:  Plaza Mayor, Salamanca [+]
vdr
Urbodomo de Salamanko, en la Ĉefa Placo.
Statuo dediĉata al Torrente Ballester, en la jarcenta Café Novelty en la Ĉefa Placo de Salamanko, verko de la skulptisto Fernando Mayoral.
Vido de la terasoj de la Plaza Mayor.
La placo elaere.
Urbodomo de Salamanko, en la Ĉefa Placo.

La Ĉefa Placo de Salamanko, en hispana origine Plaza Mayor, estas urba loko konstruia kiel ĉefa placo de tipo kastilia kiu iĝis la centro de la socia vivo de la urbo de Salamanko, Hispanio. Ĝi estis konstruita en la epoko el 1729 al 1756, en stilo baroko. La dezajno estas de la arkitekto Alberto Churriguera kaj poste pluigita de aliaj kun malmultaj modifoj rilate al la komenca projekto.[1] Komence de la 19a jarcento suferis diversajn urbajn ŝanĝojn, ĝis kiam iom post iom meze de la 20a jarcento ĝi estis senigita el ĝardenoj, centra kiosko de muziko kaj publikaj pisejoj por igi ĝin pura. Ĝi estis deklarita Intereskultura Havaĵo kun kategorio de Monumento la 21an de decembro de 1973, publikite en la BOE la 23an de januaro de 1974.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi naskiĝis kiel spaco kie oni komercis nature, ĉe la antikva Sunpordo de la murego salamanka kaj, ĉar estis tie la preĝejo de Sankta Marteno, ĝi estis konata ekde la 15a jarcento kiel Placo de Sankta Marteno.[1] Tiu placo estis multe pli granda ol la Plaza Mayor, preskaŭ kvaroble kaj etendis ne nur tra la spaco de la aktuala placo, sed ĝi enhavis ankaŭ la placojn de la merkato, Corrillo kaj Poeto Iglesias.

La ideo de ties konstruo devenas de la administraj klopodoj de la registo andaluzia Rodrigo Caballero y Llanes kiu sesdekjaraĝa sukcesis konvinki la Municipon de Salamanko pri la neceso pri placo pli harmonia kaj kongrua kun la tendencoj urbanizadaj de la epoko. En 1724 oni separas la aktualan placon kaj oni ekkonstruis placon laŭ la stilo de tiu de Madrido, fare de la arkitekto Alberto de Churriguera, kaj oni translokigis tien la Urbodomon kio havigas la rangon de Ĉefa Placo. Mortinta Churriguera, finkonstruas Andrés García de Quiñones (1755). El stetika vidpunkto, la placo de Salamanko plibonigis klare sian modelon, ne nur pro la uzita materialo (ŝtono el Villamayor kun ora koloro karaktera), sed ankaŭ pro siaj proporcioj, multe pli harmoniaj. Oni konstruis la domoliniojn laŭ tri konstruaj fazoj diference laŭlonge de unu kvarono de jarcento. Interrompe okazis halto de 15 jaroj pro konfliktoj inter posedantoj kaj Municipo. Oni finfermis la Placon la 29-a de aprilo de 1755. La Urbodomo restis arkitekture nekompleta, kaj estis finkonstruita poste la sonorilmuro de ĝia fasado post unu jarcento (en 1852).

La orienta flanko estis la unua konstruita, ĉar ĝi utilis kiel tenilmuro por horizontaligi la plankon de la nova placo. Tiu flanko montras inter ties arkoj medalionojn kun la viaĝoj de kelkaj reĝoj de Hispanio (krom Francisco Franco). En la aliaj flankoj, la medalionoj reprezentas aliajn gravulojn (sanktuloj, saĝuloj, malkovrintoj ktp).

En 1935, ĝi estis deklarata Nacia Monumento, ĉar estas la Plaza Mayor "plej ornama, proporcia kaj harmonia el ĉiuj tiamaj".

La nuna aspekto, pri pavimo (kaheloj de griza granito, kun markoj de rozkolora granito), fariĝis ĉirkaŭ 1953 el granito devena de la ŝtonminejoj de Carbellino. Ĝis tiam estis centra ĝardeno, kun arboj, floroj kaj muzikkiosko centre. Pavima strato ĉirkaŭis ĝin.

En la aktualo, la Ĉefa Placo estas la centro de la vivo de la urbo kaj ties plej kutima renkontiĝejo. Ĉe ĝi troviĝas multaj trinkejoj, terasoj, krom la plej antikva kafejo de la urbo, nome la jarcenta Café Novelty, kiu laŭ stilo de la Café Gijón en Madrido, estis kutima renkontiĝejo de verkistoj kaj artistoj de la urbo, ekde ties inaŭguro en 1905.

Mezuroj[redakti | redakti fonton]

La Ĉefa Placo de Salamanko ne estas perfekta kvadrato (temas pri neregula kvarlatero) kaj neniu el ties fasadoj estas samlonga al alia. Proksimume, la fasado de la Urbodomo estas 82,60 m longa, la orienta fasado (Reĝa Paviliono) 80,60 m longa, la okcidenta fasado estas 81,60 m longa kaj la flanko de Sankta Marteno estas 75,69 m longa. Per ĉirkaŭa kalkulo, la placo havas areon de ĉirkaŭ 6,400 m² sen enkalkuli la areon ene de la portikaroj. Totale la placo havas 88 duoncirklajn arkojn kun medalionoj kiuj reprezentas gravulojn.

La konstruaĵo havas tri etaĝojn (krom la teretaĝo) alte escepte pri la paviliono de la Urbodomo, kiu havas du (krom la teretaĝo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rodríguez G. de Ceballos, Alonso, La Plaza Mayor de Salamanca, 1977, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, Gráficas Cervantes, Salamanca, isbn= 84-4000-03710-3, paĝoj 85-79.
  2. Catálogo de Bienes Protegidos - Dirección General de Patrimonio Cultural de la Junta de Castilla y León. http://servicios.jcyl.es/pweb/portada.do Ficha del Catálogo de Bienes Protegidos de la Dirección General de Patrimonio Cultural de la Junta de Castilla y León. http://servicios.jcyl.es/pweb/datos.do?numero=10089&tipo=inmueble&ruta= Konsultita la 1an de aŭgusto 2010.