Ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la tri montoĉenoj de la Krimea montaro sur la mapo de Krimeo (la Ĉefa montoĉeno estas montrita blue).

La Ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro estas la plej alta montokresto de la Krimea montaro, kiu situas plej sude (inter la Interna montoĉeno kaj la Suda bordo de Krimeo). La plej alta pinto de la montoĉeno - la monto Romankoŝo - estas ankaŭ la plej alta punkto de Krimeo (1545 m.).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La montoĉeno estas etendita de sud-okcidento al nord-oriento; ĝi longas ĉ. 180 km., larĝas 15-30 km kaj kovras la areon de ĉ. 1900 km²[1]. Ĝi komenciĝas ĉe la kabo Ajo proksime al Balaklavo. Ĝia okcidenta kaj centra partoj estas prezentitaj de sistemo de alt-ebenaĵoj, kies altoj laŭgrade kreskas de okcidento al oriento: la altoj de la Bajdara altebenaĵo atingas 750 metrojn, la sekva Ajpetra altebenaĵo altas ĝis 1200-1300 metrojn, ĝin sekvas la Jalta, Gurzufa kaj Babugana altebenaĵoj (averaghaj altoj - ĉ. 1300-1500). La sekva altebenaĵo, la Ĉatirdaga, estas apartigita disde la Babugana altebenaĵo (okcidente) kaj disde la Demerĝia altebenaĵo (oriente) pere de sufiĉe profundaj riveraj valoj. Ĉe plua moviĝo al oriento la altoj de la ĉefa montoĉeno iom post iom malgrandiĝas: la Demerĝia altebenaĵo altas ĝis 1350 metrojn, la Dolgorukova (troviĝanta iom norde) altas ĝis 1000 metrojn); ilin sekvas la Karabia altebenaĵo (la plej vasta; ĝis 1100-1200 metrojn alta).

La plej orienta parto de la montoĉeno estas prezentita de ĥaose situantaj montaj pintoj, disdividitaj de riveraj valoj kaj tektonaj faŭltoj.

La sudaj deklivoj de la ĉefa montoĉeno estas plejparte tre krutaj kaj ofte rokaj, dum la nordaj deklivoj estas relative malkrutaj. La bazo de la montoĉeno estas formita de supratriasaj sabloŝtonoj kaj ĵurasiaj konglomeraĵoj. La supraj partoj estas formitaj de kalkoŝtonoj, sabloŝtonoj, konglomeraĵoj de la supra ĵurasio kaj fojfoje - argiloj de kretacea periodo. Utiligeblaj mineralaj resursoj estas prezentitaj ĉefe de kalkoŝtonoj. La ĉefa montoĉeno prezentas tipan karstan regionon - ĉi tie multas diversgrandaj kavernoj (la plej famaj el ili estas la Ruĝa kaj la Marmora).

La sudaj deklivoj de la ĉefa montoĉeno vidataj el Jalto (fotitaj komence de marto 2012)

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sur la ĉefa montoĉeno regas plejparte humida kaj venta vetero kun modere malvarma kaj neĝa vintro kaj modere varma somero. La averaĝa temperaturo de januaro varias inter +2°C kaj +4,7°C; la averaĝaj temperaturoj de julio estas inter +12,5° kaj +23°. La jara kvanto de precipitaĵoj varias inter 565 (sur Karabio) ĝis 1000 mm (sur Ajpetro). Vintre la ĉefan montoĉenon kovras neĝo (averaĝe dum 3-4 monatoj).

La ĉefa montoĉeno servas kiel la ĉefa akvoakumula regiono de Krimeo - ĝuste sur ĝiaj deklivoj formiĝas la plej granda parto de la krimeaj riveroj.

Homa aktivado[redakti | redakti fonton]

La suproj de la ĉefa montoĉeno estas tre malmulte loĝataj; ilia granda parto apartenas al diversaj naturaj rezervejoj, i.a. - al la Krimea naturrezervejo[2]. Sur la deklivoj de la montoĉeno kaj en la valoj inter ĝiaj kromkrestoj troviĝas ĉefe negrandaj vilaĝoj; grandaj loĝlokoj mankas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro (ruse)
  2. Listo de gardataj teritorioj kaj naturmonumentoj de la ĉefa montoĉeno (ruse)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. D. Podgorodeckij. Krimeo: la naturo. eld. "Tavrija", Simferopolo, 1988, ISBN 5-7780-0002-2 (en la rusa lingvo)