Ĉefanĝelo Gabrielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefanĝelo Gabrielo, altaro de Isenheim, Matthias Grünewald

Ĉefanĝelo Gabrielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj sankta Gabrielo (hebree גַּבְרִיאֵל [ġabrīēl], en la moderna prononco [gavri’el], traduke "heroo aŭ forto de Dio") estas anĝelo de abrahamaj religioj. Lin mencias Tanaĥo, la Nova testamento kaj Korano (sub la nomo Ĝibril’Ĝibrā’il). Li estas do konata en judismo, kristanismo kaj islamo.

Malnova testamento

Anunciacio de Fra Angelico

En la malnova testamento Gabrielo anoncas profetaĵon en la libro de Danielo. Laŭ sia nomo, kiam li aperas en la biblio, li aspektas forta, robusta viro (Dan 8:15). Oni konsideras lin la helpanto de Dio.

Nova testamento

En la nova testamento Gabrielo anoncas la naskiĝon de Jesuo al Maria. Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio.

Korano

En la korano Gabrielo estas tiu, kiu malkaŝas al Mohamedo la koranon. Kiel en kristanismo, Gabrielo estas konsiderata mesaĝisto de Dio, kaj komunikis sian revelacion en la kaverno Hira, ĉe Mekko.

Vidu ankaŭ