Ĉefcirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefcirklo dividasa sferon en du egalajn duonsferojn

Ĉefcirklo estas cirklo sur sfero kiu havas la saman cirkonferencon kiel la sfero, kaj dividanta la sferon en du egalajn duonsferojn. Ekvivalente, ĉefcirklo sur sfero estas cirklo sur la sfera surfaco kies centro estas la sama kiel la centro de la sfero. Ĉefcirklo estas la komunaĵo de sfero kun ebeno iranta tra ĝia centro. Ĉefcirklo estas la plej granda cirklo kiu povas esti desegnita sur donita sfero.

Ĉefcirkloj servas kiel la analogo de rektoj en sfera geometrio. Vidu ankaŭ en sfera trigonometrio kaj geodezia kurbo.

La ĉefcirklo sur la sfera surfaco estas la vojo kun la plej malgranda kurbeco, kaj do, arko de ĉefcirklo estas la plej mallonga vojo inter du punktoj sur la surfaco. La distanco inter ĉiuj du punktoj sur sfero estas sciata kiel la ĉefcirkla distanco.

Sur la Tero, la meridianoj estas sur ĉefcirkloj, kaj la ekvatoro estas ĉefcirklo. Aliaj linioj de latitudo ne estas ĉefcirkloj, ĉar ili estas pli malgrandaj ol la ekvatoro; iliaj centroj ne estas je la centro de la Tero, ili estas malgrandaj cirkloj anstataŭe. Ĉefcirkloj sur Tero estas de proksimume 40000 kilometroj de longo, kvankam la Tero ne estas perfekta sfero kaj ekzemple longo de la ekvatoro estas proksimume 40075 km.

Ĉefcirkla itinero (ruĝa) kaj itinero kun uzo de ŝprucfluo (verda)

Ĉefcirklaj vojoj estas uzataj per ŝipoj kaj aviadiloj se maraj fluoj kaj ventoj ne estas grava faktoro. Por aviadilo longe vojaĝanta en la norda duonglobo ĉi tiuj vojoj etendiĝas pli norde proksime aŭ enen de la arkta regiono, kaj en la suda duonglobo ĉi tiuj vojoj etendiĝas pli sude trako al antarkto.

La ĉefcirkla vojo estas la plej mallonga vojo inter du punktoj sur sfero; tamen, se oni vojaĝas laŭ tia vojo estas malfacile kalkuli la itineron ĉar la azimuta direkto (rilate al nordo) devas kontinue ŝanĝiĝi (escepti de vojo ĝuste norden, suden, aŭ laŭ la ekvatoro). Tial, ĉefcirklaj vojoj estas ofte dispartigataj en serion de pli mallongaj rumbaj linioj, kio permesas uzi konstanton azimuton inter ĉiuj du najbaraj dispartigilaj punktoj laŭ la ĉefcirklo.

Se longdistanca ĉefcirkla vojo estas desegnita sur mapo (ekzemple, en projekcio de Mercator) ĝi kutime aspektas kiel malrekta. Vojo kiu aspektas kiel rekta sur la mapo reale estas pli longa.

Iuj ekzemploj de ĉefcirkloj sur la ĉielosfero inkluzivi la horizonto (en la astronomia senco), la ĉielekvatoro, kaj la ekliptiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]