Saltu al enhavo

Ĉefdekoraciisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉefdekoraciisto aŭ sceneja desegnisto, artdizajnisto (angle production designer aŭ art designer) estas profesiulo kiu respondecas pri la ĝenerala aspekto (la vido de la secenejo) de filmo. La termino unue estis uzata en la kreditoj de la filmo Forigita per la vento . La Akademia Premio por Arta Dezajno estas aljuĝata ekde 1929.

La artdezajnisto [1] laboras proksime kun la reĝisoro, produktanto kaj kinoartisto. Iafoje la artdizajnisto kunlaboras kun aliaj membroj de la filmteamo, kiel ekzemple la kostumisto, frizisto, ŝminkisto, riskaktoro kaj lokmanaĝero, por doni al la produkto unuecan vidan aspekton, tiel kontribuante al la kompreno de la filmo fare de la spektanto. [2]

La sceneja desegno estas la konscie desegnita mondo de filmo (kino), la fono de la rakonto, ĝia etoso. La kreintoj de la sceneja desegno nomiĝas produktad-dezajnistoj. En la kunteksto de teatraj produktadoj, la laborpriskribo respondas al tiu de sceneja dezajnisto. [3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Preston, Ward. (1994) What an Art Director Does: An Introduction to Motion Picture Production Design. Los Angeles: Silman-James Press, p. 150. ISBN 978-1-879505-18-6.
  2. ↑ Barnwell, Jane. (2017) Production Design for Screen: Visual Storytelling in Film and Television. London: Bloomsbury Visual Arts, p. 23–25. ISBN 9781474223409.
  3. ↑ . Explainer: what is production design? (March 17, 2014).