Arkidiakono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉefdiakonujo)
arkidiakona konstruaĵo en la germania urbo Wismar

Arkidiakonoĉefdiakono estis titolo de kristana funkciulo. Li estis gvidanto de eklezia administra unuo, ĉefdiakonujo, kiu estis subunuo de diocezo kaj mem ofte estis dividata en plurajn dekanujojn.

Origine la arkidiakonoj estis anstataŭantoj de episkopo, dependaj de la superulo. En la flora epoko de arkidiakonoj, en la 12-a kaj 13-a jarcentoj en kristanisma Eŭropo, la arkidiakonoj mem rajtis preni impostojn kaj havis la rajtojn vortumi verdiktojn kaj aliajn jurajn decidojn. Ili rajtis memstare oficiale viziti paroĥejojn, puni pastrojn kaj dekanojn aŭ senpostenigi ilin. Eĉ ili rajtis memstare ekskomuniki personojn, do malmembrigi ilin el la kristana eklezio.

La ekzaktaj rajtoj tre variis inter la diocezoj, ĉar multaj el la rajtoj ne estis reguligitaj per la eklezia juro. Ekde la 13-a jarcento la rajtoj de la arkidiakonoj iom post iom pli limiĝis, ekzemple per la decidoj de la koncilio de Trento. En iuj diocezoj oni forigis la titolojn de arkidiakono jam antaŭ tiu koncilio, sed en aliaj diocezoj ĝi restis ĝis la 17-a respektive 18-a jarcentoj.