Ĉefministro de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Coat of arms of Egypt (Official).svg

La ĉefministro de Egiptio (arabe رئيس الوزراء المصري, رئيس الحكومة) estas la gvidanto de la registaro de Egiptio.

En la malfruaj 1970-aj jaroj, Egiptio havis plurajn kompromisajn registarojn kiuj montriĝis esti malstabilaj, pro la lukto ekestanta inter la prezidanto kaj la ĉefministro. De 1981 ĝis 2011, la socialisma naci-demokratia partio havis signifan plimulton en la Popola Asembleo kaj provizis la ŝtatan prezidanton. La naci-demokratia partio estis malfondita per la supera administra tribunalo la 16-an de aprilo 2011, sekvante la egiptan ribelon kiu fine kaŭzis la demision de la ŝtata prezidanto Hosni Mubarak. La tiutempa ĉefministro Ahmad Nazif jam finis sian oficon tri monatojn antaŭe, la 29-an de januaro 2011.

Ekde tiam estis ses ĉefministroj de relative mallonga oficperiodo, la 19-an de septembro 2015 ekdeĵoris la nuna ĉefministro Ŝerif Ismail.