Saltu al enhavo

Ĉefministro de Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro de Gronlando
Naalakkersuisut siulittaasuat
emblemo
flago
Jens-Frederik Nielsen
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
ĉefministro
Komenco 1-a de majo 1979 vd
Lando(j) Gronlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĉefministro de Gronlando (gronlande Naalakkersuisut siulittaasuat, dane Landsstyreformand) estas la estro de la Aŭtonomia Registaro de Gronlando, konsistiga nacio de la Reĝlando Danio. Alivorte temas pri posteno de estro de registaro kaj plenuma aŭtoritato en Gronlando, aŭtonoma teritorio de Danio, administrante la internajn aferojn de la insulo samtempe efektivigante eksteran, financan kaj defendpolitikon por la metropolo. [1]

La posteno estis establita post kiam aŭtonomio estis donita en 1979; la unua ĉefministro estis Jonathan Motzfeldt, kiu tenis la postenon ĝis 1991. En 2008, la povoj de la gronlanda registaro estis plivastigitaj.

Li aŭ ŝi estas kutime la gvidanto de la politika partiokoalicio, kiu tenas la plimulton de la sidlokoj en la Parlamento de Gronlando, kaj estas aprobita per plimulta voĉdono en ĉi tiu organo.

Rilatoj kun la dana registaro

[redakti | redakti fonton]

La Krono kaj la dana registaro estas reprezentitaj de la Alta Komisaro. La Registaro de Gronlando sciigas la Altan Komisaron pri ĉiuj statutoj kaj regularoj adoptitaj de la Parlamento de Gronlando (Inatsisartut) kaj ajna alia ĝenerala leĝaro evoluigita de la Registaro de Gronlando. Krome, la Registaro de Gronlando povas peti la Altan Komisaron partopreni en intertraktadoj ene de la gronlandaj institucioj.

Nuntempe, povoj pri eksterlandaj aferoj, sekureco kaj financa politiko restas ĉe Danio. Tamen, laŭ la Leĝo pri Aŭtonomeca Registaro, iuj aferoj povas esti deciditaj per kunlaboro inter la Aŭtonoma Registaro kaj la Parlamento. Ĉi tiuj aferoj inkluzivas, interalie: eksterlandan kaj defendpolitikon, policon kaj tribunalojn, kaj valuton.

Ĉefministroj

[redakti | redakti fonton]
Oficperiodo Nomo Partio Profesio
1979 - 1991 Jonathan Motzfeldt Siumut Pastro
1991 - 1997 Lars-Emil Johansen Siumut Instruisto
1997 - 2002 Jonathan Motzfeldt Siumut Pastro
2002 - 2009 Hans Enoksen Siumut Komercisto
2009 - 2013 Kuupik Kleist Inuit Ataqatigiit Politikisto
2013 - 2014 Aleqa Hammond Siumut Politikisto
2014 - 2021 Kim Kielsen Siumut Policisto
2021 - 2025 Múte Bourup Egede Inuit Ataqatigiit Politikisto
2025 - Jens-Frederik Nielsen Demokraatit Politikisto kaj badmintonisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Members of the Cabinet Arkivigite je 2013-01-26 per la retarkivo Wayback Machine Government of Greenland