Ĉefministro de Rusio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La ĉefministro de Rusio (ruse Премьер-министр России, latinlitere Premjer-ministr Rossii) aŭ tutformale Prezidanto de la Registaro de la Rusia Federacio (ruse Председатель Правительства Российской Федерации, latinlitere Predsedatel Pravitelstva Rossijskoj Federatsii), estas la dua plej potenca oficialulo de la Rusia Federacio, kiu, laŭ artikolo 24 de la federacia konstitucia leĝo pri la registaro de la Rusia Federacio, "estras la registaron de la Rusa Federacio".[1]
La rusia ĉefministro konsideriĝas la dua plej altranga reprezentanto de la Rusia Federacio, post la prezidanto de Rusio. La unua ĉefministro de Rusio en 1905-1906 estis Sergius Witte, la nuna ĉefministro ekde la 8-a de majo 2012 estas Dmitrij Medvedev.
- Ĉefministroj –
- Boris Jelcin, Ĉefministro (1991–1992)
- Viktor Chernomyrdin, Ĉefministro (1992–1998)
- Sergey Kiriyenko, Ĉefministro (1998)
- Yevgeny Primakov, Ĉefministro (1998–1999)
- Sergei Stepashin, Ĉefministro (1999)
- Miĥail Kasjanov, Ĉefministro (2000–2004)
- Viktor Khristenko, Provizora Ĉefministro (2004)
- Miĥail Fradkov, Ĉefministro (2004–2007)
- Viktor Zubkov, Ĉefministro (2007–2008)
- Vladimir Putin, Ĉefministro (2008–2012)
- Viktor Zubkov, Provizora Ĉefministro (2012)
- Dmitrij Medvedev, Ĉefministro (2012–nun)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Федеральный конституционный закон «О ПРАВИТЕЛЬСТВЕ РОССИЙСКОЙ ФЕДЕРАЦИИ» en la retejo kremlin.ru la 17-an de decembro 1997.