Ĉefministro de la Itala Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrico Letta

La oficiala titolo de la ĉefministro de la Itala Respubliko estas Prezidanto de la ministra konsilantaro. Li estas numumita de la Prezidento de la Respubliko, kaj elektas siajn ministrojn kaj subministrojn. Poste la tuta registaro (ĉefministro, ministroj kaj subministroj, ĵuras fidelecon al la Konstitucio en la manoj de la Prezidento. Nur post tiu ceremonio, kiu okazas en la Prezidenta palaco Quirinale, la registaro prezentas sin al la du ĉambroj de la parlamento por ricevi ilian fidon per voĉdonoj. La unua havanto de la ofico estis Alcide De Gasperi.

Ekde la 28-a de aprilo 2013 Enrico Letta estas la ĉefministro de Italio.