Ĉefstacidomo Kaselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Chefa stacidomo de Kaselo, nomita Kulturstacidomo

La Ĉefa stacidomo de Kaselo (germane: Hauptbahnhof Kassel) troviĝas ĉe Bahnhofsplatz nr 1 en la urbokerno de Kaselo, Germanio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa stacidomo kasela konstruitis inter 1852 kaj 1856 laŭ la planoj de la ĉefa arkitekto Gottlob Engelhard. En la kiel kapostacio planita konstruaĵo oni komencigis fervojliniojn al Bebra kaj Warburg, al Frankfurto ĉe Majno kaj al Hanovro. Poste venis ankoraŭ aliaj flankaj linioj.

La malnova akceptejo, brikshtonkontruaĵo fortimpresa, detruitis dum la Dua mondmilito. Post p­arta eksplodigo de la ruino iĝis inter 1951 kaj 1955 novkonstruo kun integrigo de la restintaj muroj antaŭeksplodigaj. Ĝis 1960 estiĝis moderna akcepetejo en tiutempe modernegaj formoj kun granda vitra fasado. Gastiĝis tie krome restoracio kaj kinejo. Malantaŭ la novkonstruitaĵoj kelkaj restoj de la malnova stacio jes ja konserviĝis.

Post la transloko de la eksterurbaj fervojlinioj al la Stacidomo Kassel-Wilhelmshöhe la stacidomo ĉefa perdis sian rolon gravaj komplete. Plialtrangiĝo estis en 1995 ĝia nomumiĝo je kultura stacidomo kiel ankaŭ la alikonstruoj ĉirkaŭ la jaro 2000. Ili igis la kapostacion malkapostacion por la loka tramtrafiko. Jam en 1995 Deutsche Bahn kaj la urba administracio kune investis multe por alikonstrui la stacidomon. En la iama vestogardejo malfermis la pordon la ekspozicio "Caricatura", la tiutempe tuthesia unusola galerio pri komika arto, la kinejo moderniĝis; en la "Artoloko Stellwerk" en "KAZ im KUBA" kaj en la malnova suda alo okazigis oni regule ekspoziciojn (ankaŭ dum Documenta-tempoj, sed ne nur). La civitana televidkanalo Offener Kanal havas la oficejon en la iama restoracio. La areo de la unua trako fariĝis sub la nomo "Gleis 1" moderna gastronomiejo kun scenejo.

En 1992 starigitis antaŭ la stacidomo la Documenta-artaĵo Man walking in the sky (La ĉieleniranto) de Jonathan Borofsky.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]