Saltu al enhavo

Ĉeftendencaj komunikiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĵurnalismo, la ĉeftendencaj komunikiloj (angle mainstream media), foje tradiciaj komunikiloj, estas la tradiciaj amaskomunikiloj kiuj provizas informojn al la ĝenerala publiko ("por la amaso") kaj en tio plejparte formas kaj disvastigas ĝenerale regantajn vidpunktojn. La esprimo "ĉefkurenta komunikilaro" estas alprenita de la angla kaj laŭlitere signifas "ĉefa fluo de la amaskomunikilaro". Kontraŭ la ĉeftendencaj komunikiloj, la alternativaj amaskomunikiloj - kiuj ĝenerale funkcias sendepende de la ĉefaj amaskomunikiloj kaj de la registaroj - ĉefe priatentas temojn kaj opiniojn, kiuj estas malpli diskutataj en la ĉeftendencaj amaskomunikiloj[1].

Tradicie, la ĉeftendencaj komunikiloj aperis en presita formo. Tiuj ĉi komunikiloj subdivideblaj en formo de gazetoj, revuoj kaj libroj. Poste, aldoniĝis la parolataj kaj vidaj komunikiloj: filmo, radio kaj televido. Kune kun la ekesto de ciferecaj komunikiloj, la informperado parte moviĝis interrete kaj iĝis ĉiam pli havebla per la interreto .

Provizantoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj provizantoj de ĉeftendencaj komunikiloj, kiel gazetoj, televidaj dissendantoj kaj radiodissendantoj, kune provizas tion, kion la plimulto de konsumantoj vidas kaj aŭdas. Ekzemploj inkluzivas ABC News, The New York Times kaj Fox News en Usono aŭ en Germanio ekzemple Bild kaj Frankfurter Allgemeine Zeitung. Ĉi tiuj estas profesiaj komunikilaj kompanioj, kiuj havas la necesajn rimedojn por provizi originalajn raportojn. Ili dungas ĵurnalistojn por liveri la novaĵojn, redaktorojn por laŭeble kontroli la kvaliton kaj precizecon, kaj amaskomunikilaron por prezenti la novaĵojn per diversaj kanaloj.

Pro la transpreno de konkurantaj komunikiloj, enorma koncentriĝo de potenco ene de la komunikilaro okazis ekde la fino de la 20-a jarcento. La esprimo "ĉeftendenca komunikilaro" estas ofte uzata por tiuj grandaj komunikilaj konglomeratoj, inkluzive de la plej gravaj gazetoj kaj radio- kaj tv-stacioj, kiuj spertis sinsekvajn fuziojn en multaj landoj. La koncentriĝo de amaskomunikila proprieto vekis zorgojn pri la homogenigo de la enhavo kaj opinioj ofertitaj al konsumantoj[2]. Sekve, la esprimo "ĉeftendenca komunikilaro" ankaŭ estas uzata malestime en debatoj pri amaskomunikiloj kaj amaskomunikila antaŭjuĝo[3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) What Is Mainstream Media?. Maryville University. Arĥivite la 20-an de majo 2022. Alirite la 9-an de majo 2022.
  2. (en) LaMarco, Nicky, Mainstream Vs. Alternative Media, Chron, la 12-an de oktobro 2018. Arĥivite de la originalo, la 7-an de februaro 2023.
  3. (en) Grothaus, Michael, Republicans and Democrats actually agree on something: what counts as ‘mainstream media’. Fast Company, la 5-an de oktobro 2021. Arĥivite de la originalo, la 2-an de julio 2022.