Ĉefurba Librejo Ervin Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó estas reta publika biblioteko en Budapeŝto. La centro estas en Palaco Wenckheim.

Centro de Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó
Palaco Wenckheim, kie estas centro de Ĉefurba Biblioteko Ervin Szabó

Historio[redakti | redakti fonton]

La biblioteko estis fondita en 1903, en la sekva jaro ĝi jam funkciis. Tiama motoro de la biblioteko estis Ervin Szabó, kiu en 1910 deklaris la bibliotekon publika. Li aranĝis ankaŭ 5 filiajn bibliotekojn. En 1925 la biblioteko estis deklarita ĝenerala kolektaĵa biblioteko. En 1927 oni aĉetis Palacon Wenckheim, kie ekde 1931 funkcias la centro. Post la 2-a mondmilito jam en tramo oni establis movan bibliotekon, en 1946 la biblioteko prenis la nomon de Ervin Szabó. Ekde 1964 la biblioteko kolektas ankaŭ muzikaĵojn (sonojn). Inter 1998 kaj 2001 trakonstruo okazis en la palaco por esti impona kaj moderna.

Filioj de la biblioteko funkcias dise en la ĉefurbo, krome ankaŭ apartaj filietoj kiel porinfanaj bibliotekoj funkcias.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Palaco Wenckheim (nun Ĉefurba Librejo Ervin Szabó) - pentrita de Béla Benczúr