Ĉekontinenta maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉekontinenta maro, ankaŭ nomita epikontinenta maro, estas amaso de marakvo kun granda etendo sed kun malgranda profundo, kiu etendas sur kontinentbreto.

Argentina Maro, ekzemplo de ĉekontinenta maro.

La ĉekontinentaj maroj kutime estas asociataj kun la maraj transgresoj de komenco de la Kenozoiko. Ili povas esti varmaj aŭ malvarmaj: fakte, fine de la lasta glaciepoko ankoraŭ restis kelkaj, kiam la plialtiĝo de la marnivelo superis la rapideco de la izosteco en kelkaj zonoj. Grava ĉekontinenta maro en la prahistorio, precize inter la Mezozoiko kaj la Kenozoiko, estis la Turgaja Maro aŭ Turgaja Markolo, kiu separis la eŭropan kontinenton disde sudorienta Azio. Dum la maksimuma pinto de la glaciepokoj, la ĉekontinentaj maroj malaperis, kaj iĝis nur ebenaĵoj de la apudaj kontinentoj.

En la aktualo, la ĉekontinentaj maroj ebligas grandajn ekonomiajn profiton, ĉar en ili la oportunoj por fiŝkaptado estas tre grandaj. Ili kuŝas sur kontinentbreto kun submara grundo je averaĝa profundo de 200 m aŭ malpli. Ekzemploj gravaj de ĉekontinentaj maroj estas la Persa Golfo, la Norda Maro, la Argentina Maro, la Hudsona Golfo kaj la Orientĉina maro.